Norbert Barthelmess: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vivo: Precizigoj laŭ Juliette Ternant (ŝi mem sur la foto)
Linio 4:
 
[[Dosiero:Nemours63.jpg|thumb|right|300px|Norbert Barthelmess partoprenante en semajnfino de la pariza SAT-Amikara grupo en Nemours dum 1963<br>
Starantaj : RenatoRemo Magnani, '''Norbert Barthelmess''', [[Georges Lagrange]], Juliette Ternant, ?<br>
Kaŭrantaj : ? , [[Erika Lagrange]]<br>
La infanoj : Bernard kaj [[Patrick Lagrange]], Marc-Volito kaj Sylvie-Tamen Ternant, [[Arno Lagrange]]]]
 
Norberto Bartelmes naskiĝis en [[Duseldorfo]] la 19-an de februaro [[1897]] en artista familio. Lia avo estis kuprogravuristo kaj lia patro pentristo. Lia patrino havis tre kvalitan muzikinstruon, kaj lernigis al li pianludadon ekde lia 6-a jaro. Aŭdinte pri Esperanto en [[1911]], li tuj eklernis ĝin, kaj rapide progresis. Li samepoke aliĝis al la socialdemokrata partio, kaj en 1912 kaj 1913 publikigis en '''Esperanto''' siajn unuajn artikolojn pri pacismo. Li gvidis kursojn en laborista klubo en [[Duseldorfo]]. Kiam ekis la [[Unua mondmilito]] en 1914, li rifuzis soldatiĝi kaj estis dungita kiel civilservanto en la milithospitalo de Lieĝo. Post 12 tagoj tie li kolapsis, ŝokite de la vido de tiom multaj mortintoj, kaj estis rehejmigita al Duseldorfo, kie li post resaniĝo fariĝis bankoficisto. Tamen li devis ree soldatiĝi en septembro 1916. Influite de la Oktobra Revolucio, li aliĝis al la komunista junularo. Li ankaŭ ekaktivis en SAT, interalie kiel kunfondinto kaj unua administranto, kun H. Remers, de la eldona fako kooperativa. Ĝi jam en 1923 aperigis lian tradukon de la unua parto de [[Faŭsto I|Faŭsto]], de [[Johann Wolfgang von Goethe|Goeto]]. Post intertraktado kun Lanti, kiu vizitis lin en Duseldorfo post la Kasela kongreso, li estis dungita por la redaktado de la semajna ''[[Sennaciulo]]'' ekde la unua de oktobro 1924, kaj translokiĝis al Lepsiko, kie troviĝis la administrejo de SAT. Kunlabore kun R. Lerchner li tie dum laborpaŭzoj verkis la unuan eldonon de la lernolibro '''Petro'''. Post iom da tempo estis al li riproĉite troa favoro al komunist-tendencaj kontribuaĵoj en la redaktaj elektoj, kaj li estis maldungita la 31-an de oktobro 1925. Li tiam dungiĝis kiel librorevizoro ĉe komunista centro en Berlino. Li tamen plu agadis en SAT, kaj partoprenis la Leningradan kongreson en 1926, gastigate de Nekrasov.