Nordorienta Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Northeast Region in Brazil.svg|eta|Nordorienta Brazilo sur la landmapo]]
 
La '''Nordorienta Brazilo''' aŭ '''Nordorienta Regiono de Brazilo''' (portugale: '''Região Nordeste do Brasil''') estas [[regionoj de Brazilo|politika divido]], kiun konsistigas kunmeto de 9 brazilaj subŝtatoj: [[Maranjo]], [[Piaŭio]], [[Cearao]], [[Norda Rio-Grando]], [[Paraibo]], [[Pernambuko]], [[Alagoaso]], [[Serĝipo]] kaj [[Bahio]]. Ĝi reprezentas 18,26% de la brazila teritorio.
 
La loĝantaro de la Nordorienta Brazilo egalas al 53,6 milionoj da homoj, kiu reprezentas 28% de la tuta landa loĝantaro. La plejmulto de la loĝantoj vivas en urbaj areoj, dum proksimume 15 milionoj vivas en internlando. Tiu regiono estas fama en Brazilo pro ĝia varma vetero, belaj strandoj, riĉa kulturo (unika folkloro, muziko, kuirarto, literaturo), [[Karnavalo]] kaj la Festoj de Sankta Johano (portugale ''Festas Juninas''). La Nordorienta Brazilo estas kvazaŭ la naskiĝloko de Brazilo, ĉar ĝi estis la unua ''eltrovita'' loko; kiam la 22-an de aprilo, 1500, sub la gvido de [[Pedro Álvares Cabral]], ĉirkaŭ 1500 portugaloj alvenis al Porto Seguro, en la subŝtato [[Bahio]].