Glavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
==Uzado==
[[Glavingo]] estas [[ingo]] por teni glavon, tranĉilon, aŭ alian klingarmilon aŭ klingilon. Konsiderinte la danĝeron kiu implicas porti klingo- aŭ pinto-enhavan ilon, oni subkomprenas la neceson uzi ingon kiu protektu el la klingo aŭ pinto kiam oni transportas la ilon sen neceso aŭ intenco uzi ĝin kiel [[armilo]] mem.
 
===Sociaj konsideroj===
Glavoj preskaŭ neniam estis demokratiaj (universalaj) armiloj kiuj estas je la servo de la tuta loĝantaro, eĉ malpli ol aliaj armiloj, same rezervitaj por [[militisto]]j, kiaj [[pafarko]] aŭ [[lanco]]. Unuflanke glavoj estis ĉiam pli multekostaj ol aliaj armiloj kiuj ne enhavis tiom da [[metalo]], kiaj tiuj ĵus menciitaj. Sekve tiuj utilis ankaŭ por praktikaj celoj kiaj [[ĉasado]], dum glavoj nur por milito ĉu persona ĉu armea. Duaflanke la efektiva uzado de glavo ĉiam postulis fortan trejnadon, kio ja laŭlonge de la historio iĝis preciza arto kaj rezervis glavojn al la sociaj tavoloj kiuj povis permesi al si ne labori por utila produktado kaj dediĉi sin nur la militista profesio aŭ eĉ plej bone esti parto de la [[nobelaro]]. Certe la [[Romia Imperio|romiaj]] [[soldato]]j (kaj tiuj de samtempaj armeoj) uzis glavojn, sed la plej prestiĝaj glavuzantoj ne estis ili, sed la tiel nomataj [[gladiatoro]]j (el la [[latina]] ''gladius'', glavo). En la [[Mezepoko]] jam denove glavoj estis rezervitaj por alttavolaj kavaliroj, dum soldatoj de infanterio plej ofte uzis lancojn aŭ pafarkojn, foje ankaŭ ponardojn. Antaŭ la fino de tiu epoko la apero de la [[pafilo]]j jam komencis anstataŭi la glavojn aŭ limigi ilin al pli preciza uzado ĉu ceremonia, persona ktp. Nome ili iĝis eĉ pli alttavolaj. Nuntempe se oni komparas la proporciojn de [[sporto|sportistoj]] kiuj dediĉas sin al [[skermo]] (ĉu praktike aŭ nur kiel publiko) ekzemple kun tiuj kiuj interesiĝas pri [[futbalo]] aŭ [[korbopilko]], aŭ okaze de [[luktosporto]]j, eĉ kun [[ĵudo]], [[karateo]] aŭ [[boksado]], oni povas iel reeniri al la altklaseco de la glavuzantoj.
 
== Bildaro ==