Antonio Caetano Coutinho: Malsamoj inter versioj

plivikiigo
(forigis ruĝajn ligilojn +info)
(plivikiigo)
'''Antonio Caetano COUTINHO''' [an'''to'''njŭ kae'''ta'''nŭ koŭ'''tin'''jŭ] (naskiĝis en [[1879]] kaj mortis en la [[15-a de februaro]] [[1970]], en [[Rio-de-Ĵanejro]]) estis [[brazila]] [[farmacio|farmaciisto]] kaj [[esperantisto]]. Li tradukis la verkon "[[Unuaj Lecionoj]]", de [[Théophile Cart]] kaj estis membro de la [[Lingva Komitato]] de [[1905]].
 
Coutinho lernis [[Esperanto]]n en [[1898]], varbite de la unua esperantisto brazila, la supera juĝisto D-ro [[Jacome Martins Baggi de Araujo]]. La broŝuron "Unuaj lecionoj" de [[Théophile Cart|Cart]] li tradukis portugalen, kaj la tradukon eldonis [[Hachette]] en [[Parizo]]. Jam en [[1905]] li estis elektita en la [[Lingva Komitato|Lingvan Komitaton]]. Multon li verkis en Esperanto, precipe por "[[Brazila Esperantisto]]", kies direktoro li estis. "[[Esperantaj prozaĵoj]]" prezentas belan tradukon lian. "[[Antologio de brazilaj rakontoj]]" estas grandparte reviziita de li.
 
En [[1945]] li estis ano de [[organiza komitato]] de [[10-a Brazila Kongreso de Esperanto]].
 
En [[1950]] [[UEA]] aklamis lin [[Listo de honoraj membroj de UEA|Honora Membro]]. Diplomita pri farmacio, li plenumis la oficon de [[fakdelegito]]. Centojn da kursoj per korespondado de [[BELBrazila Esperanto-Ligo]] li zorgeme gvidis ([[Esperanto (gazeto)|Esperanto]] 6/1970 (775), p. 98).
 
==Tradukoj==
 
*Théophile Cart: ''[[Primeiras lições de Esperanto]]'' (1907)
*''[[Notas sobre o Esperanto no estado de Minas Gerais]]'' (1947)
*[[Abilio Barreto]]: ''[[Resumo de la historio de Belo Horizonte: ĉefurbo de la ŝtato Minas Gerais]]'' (1949)
*[[Graça Aranha]]: [[Kanaano]], romano (1987)
*[[Machado de Assis]]: [[Teatro (kvar komedioj)]], kuntraduko de M. Aveleza de Sousa, A. Caetano Coutinho, Henerik Kocher kaj Débora do Amaral Malheiro (1958)
*[[Rodrigo Octávio]]: [[''Gongo velho]]'', rakonto en [[Antologio de brazilaj rakontoj]]
*[[Rosalia Sandoval]]: [[''La miozoto]]''
 
==Literaturo==
{{EdE|C}}
 
{{DEFAULTSORT:vivtempo|1879|1970|Coutinho, Antonio Caetano}}
[[Kategorio: Brazilaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Naskiĝintoj en 1879]]
[[Kategorio: Mortintoj en 1970]]