La '''kurda lingvo''' estas la [[lingvo]] ede la [[kurdoj]] kiuj loĝas en [[Kurdio]] (aŭ Kurdistano). Ĝi apartenas al [[irana lingvaro|irana grupo]] de la [[hindirana lingvaro]], kiu estas unuagrada branĉo de la [[hindeŭropa lingvaro]]. La kurda lingvo estas parolata en [[Turkio]], [[Sirio]], [[Irako]] ([[Aŭtonoma Regiono Kurdistano]]), [[Irano]], [[Armenio]], [[Turkmenio]] kaj [[Azerbajĝano]]. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.