Kolonia Brazilo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La termino ''kolonia Brazilo'' (portugale ''Brasil Colonial'') priskribas la teritorion de la nuna ŝtato Brazilo en la periodo ekde 1500, kiam al la teritorio alvenis la unu...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:03, 10 feb. 2016

La termino kolonia Brazilo (portugale Brasil Colonial) priskribas la teritorion de la nuna ŝtato Brazilo en la periodo ekde 1500, kiam al la teritorio alvenis la unuaj portugaloj, ĝis 1815, kiam Brazilo estis levita al reĝlando samranga al Portugalio en la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Dum la 300 jaroj de brazila kolonia historio, la ekonomia ekspluatado de la teritorio estis bazita unue sur eltiro de brazil-arboj (16-a jarcento), produktado de [[sukero] (16-a ĝis 18-a jarcentoj), kaj fine sur minado de oro kaj diamantoj (18-a jarcento). Sklavoj, speciale tiuj portitaj de Afriko, disponigis la plejmulton de la laborforto de la brazila ekonomio.

En kontrasto kun la najbaraj fragmentitaj hispanaj posedaĵoj, la brazila kolonio konstruitaj fare de la portugaloj en Latinameriko tenis sian teritorian unuecon kaj lingvan integrecon post la ŝtata sendependiĝo de Portugalio, tiel ke la Brazila Imperio (de 1822 ĝis 1889) kaj la sekva respubliko Brazilo iĝis la plej granda lando en la regiono.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Colonial Brazil en la angla Vikipedio.