Karl Friedrich von Dacheröden: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Karl Friedrich von Dacheröden''' (naskiĝinta la {{daton|22|4|1732}} en Halberstadt, mortinta la {{daton|20|11|1809}} en Erfurto) estis germana juristo....'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:56, 11 feb. 2016

Karl Friedrich von Dacheröden (naskiĝinta la 22-an de aprilo 1732 en Halberstadt, mortinta la 20-an de novembro 1809 en Erfurto) estis germana juristo.

La loĝdomo de la Dacheröden-oj en Erfurto

Vivo

Imitante la patron li iĝis prusia administracia oficisto kaj iĝis je la aĝo de 21 jaroj landa deputito en la magdeburga parto de la Duklando Mansfeld. En la 23.6.1763 li nomumitis ĉambra prezidanto en Minden salajrite per 1600 regnaj taleroj. Li daŭre kritikitis pro la neliverado de materialoj por la adresa kalendaro de la Duklando Minden. En 1765 oni akuzis lin de malbona trakto de anglaj kambioj dum la Sepjara milito. Dachröden plendadis pri la la ekonomion malhelpanta praktiko de t.n. akcizoj (nedirektaj, enlandaj impostoj) kaj modernigis la justicon kio ne plaĉis al ĉiuj. Liaj jarraportoj ofte kritikitis ankaŭ.

Kiam la reĝo Frederiko la 2-a (Prusio) maldungis la ĉambrestron Dacheröden en Minden - ŝajne pro malprecizaj finkalkuladoj - farante lin direktoro de la ĉambro de la Nova Markio (nuntempe Nowa Marchia en Pollando), Dacheröden simple rifuzis ekdeĵori ĉe la nova laborloko. Li prefere retiriĝis al siaj bienoj proksime de Erfurto, estante en ŝuldoj. Li alvenis en Erfurto la saman tempon kiel lia amiko Karl Theodor von Dalberg. En Erfurto respondecis pri la edukado de la infanoj de Dacheröden la ĵurnalisto kaj pedagogo Rudolph Zacharias Becker kaj certa franca guvernistino. Poste Becker iris al la lernejo Philanthropinum al Dessau varbite fare de la lernejestro Johann Bernhard Basedow.

Akademiano erfurta

Dacheröden do eksetlis kun la edzino Ernestina Friderica von Hopffgarten kaj la infanoj en la centro de la urbo en la nuna Kulturforumo Dacheröden. Li ŝatis ofte kaj ade gastigi eminentulojn ĉe si, ekz. Goethe, la fratojn Humboldt, Schiller, Wieland, Herder.

Post kiam Dacheröden estis multajn jarojn simpla membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften li iĝis ties direktoro en 1778. Post la transpreno de la majenca guberniestreco fare de Dalberg kaj la republikigo de la akademia gazeto, Dacheröden iĝis cenzuristo por la prezentitaj historiaj kaj jursciencaj artikoloj en 1781. Krome li mem verkis multe kaj faris prelegojn. Poste oni elektis lin prezidanto de la akademio, en 1785. Li estis la posteulo de Hieronymus Friedrich Schorch.

Li estis heredinta de la avino la kavalirbienon Langensalza-Grumbach. Tiun li vendis en la 16.3.1785 en Burgörner al Johann Gottlob von Dachröden.

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karl Friedrich von Dacheröden en la germana Vikipedio.

Literaturo

Ilse Foerst-Crato: "Karl Friedrich von Dacheröden", en: Mitteilungen des Mindener Geschichtsvereins, Jahrgang 49 (1977), p. 131–136.