Pola lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎La pola eksterlande: Malgranda literuma eraro ĝustigita.
ŝablono por marki alilingvajn tekstojn
Linio 5:
| Landoj = [[Pollando]] (38 milionoj) ; [[Germanio]], [[Irlando]], [[Usono]], [[Unuiĝinta Reĝlando]], [[Litovio]], [[Ukrainio]], [[Belorusio]], [[Ĉeĥio]], [[Kanado]], [[Izraelo]] k.a.
| Denaske = proksimume 44 milionoj
| Fremdlingve = ĉ. 10.000{{lang|pl|10000}}
| Klasifiko = {{LingvaKlasifikado|pl}}
| Koloro = Hindeŭropa
Linio 17:
| vikipedio = pl
}}
La '''pola lingvo''' (pole: ''{{lang-pl|język polski'', ''polszczyzna''|ligilo=ne}}) estas la plej ofte uzata [[okcidentslava lingvo]] (ene de tiu grupo estas la lingvoj: [[ĉeĥa lingvo|ĉeĥa]], [[slovaka lingvo|slovaka]], [[soraba lingvo|soraba]] kaj mortinta [[polaba lingvo|polaba]]), subgrupo de [[slava lingvaro]]. Oni kalkulas, ke ĝi estas la [[gepatra lingvo]] de ĉirkaŭ 44 milionoj da homoj en [[Pollando]] kaj en tutmonda [[diasporo]] (faka literaturo citas la nombron de 40 ĝis 48 milionoj).
 
== Historio ==
Linio 27:
Unu el la plej fruaj ŝanĝoj kiuj okazis estis hindeŭropa moligo de konsonantoj. Antaŭaj ''k, kh, g, gh'' en lingvoj de satem-grupo, kiel ekz. slavaj, ŝanĝiĝis kutime al ''s'' kaj ''k'' (sed en la [[litova lingvo|litova]] al ''š'' kaj ''ž''), kaj en lingvoj de kentum-grupo, kiel ekz. [[latina lingvo|la latina]] kaj [[ĝermanaj lingvoj]] - al ''k'' kaj ''g''. En la malnovslava ĉiuj fermitaj [[silabo]]j ŝanĝiĝis al malfermitaj. Tio kaŭzis aperon de nazalaj vokaloj kaj diversigon al longaj kaj mallongaj [[vokalo]]j.
 
Poste diversigo laŭ longeco de vokaloj tute malaperis. Multaj molaj konsonantoj malmoliĝis, ekz. mola ''r'' (r', ekz. ''r'eka'' –> ''{{lang|pl|rzeka}}'', rivero) ŝanĝiĝis al sono ''ĵ'' (skribita: ''rz''). Pluraj molaj konsonantoj perdas sian molecon ĉe fino de vorto.
 
=== Influo de fremdaj lingvoj ===
Linio 65:
== Aboco kaj fonetiko ==
 
La [[pola alfabeto|pola aboco]] bazas sur la [[latina alfabeto]] kaj uzas [[diakrita signo|diakritajn signojn]]: ''{{lang|pl|kreska}}'' ([[dekstra korno]]), ''{{lang|pl|kropka}}'' ([[superpunkto]]) kaj ''{{lang|pl|ogonek}}'' ([[ogoneko]]). Ĝi havas la sekvajn literojn:
{| class="wikitable"
! [[Majusklo]]
Linio 260:
* '''Rz''' kaj '''Ż''': Esperanta Ĵ.
 
''Rz'' tre malofte estas prononcata ne kiel Ĵ, sed kiel apartaj literoj ''R'' kaj ''Z'', ekz. "{{lang|pl|zamarzać}}" (frostiĝi), "{{lang|pl|marznąć}}" (frosti) kaj en nomo "[[Tarzano|Tarzan]]".
 
Q, V kaj X ne estas klasifikataj kiel literoj de pola alfabeto, ĉar en pola vortfarado ne estas bezonataj. En moderna pola lingvo oni uzas ilin nur en alilingvaj vortoj.
Linio 276:
En la pola estas uzataj sep kazoj:
 
# '''Nominativo''': kio/kiu? (ekz. ''{{lang|pl|krzesło}}'' - seĝo).
# '''Genitivo''': kies? de kio/kiu? el kio/kiu? (''{{lang|pl|krzesła}}'' - de seĝo, {{lang|pl|z krzesła}} - el seĝo).
# '''Dativo''': al kio/kiu? (''{{lang|pl|krzesłu}}'' - al seĝo).
# '''Akuzativo''': kion/kiun? (''{{lang|pl|krzesło}}'' - seĝon).
# '''Instrumentalo''': per kio/kiu? kun kio/kiu? (''{{lang|pl|krzesłem}}'' - per seĝo, {{lang|pl|z krzesłem}} - kun seĝo).
# '''Lokativo''': en kio/kiu? sur kio/kiu? pri kio/kiu? (''{{lang|pl|w/na/o krześle}}'' - en/sur/pri seĝo).
# '''Vokativo''': ho, uzata por voki ion/iun (''{{lang|pl|krzesło!}}'' - ho, seĝo!).
 
=== Vortordo ===
Linio 288:
La plej ofte uzata estas la vortordo [[Subjekto Verbo Objekto|SVO]], tamen eblas ŝanĝi ordon de vortoj. Ĉiuj subaj frazoj estas gramatike korektaj kaj signifas la samon (''Alica havas katon''), kaj vortordo estas diferenca ekz. por indiki bezonatan sencon:
 
* ''{{lang|pl|Ala ma kota}}'' - Alica havas katon.
* ''{{lang|pl|Ala kota ma}}'' - Alica posedas katon (ekz. ne pruntis ĝin).
* ''{{lang|pl|Kota ma Ala}}'' - (La) kato estas posedata de Alica.
* ''{{lang|pl|Kota Ala ma}}'' - Tio, kion havas Alico, estas (la) kato.
* ''{{lang|pl|Ma kota Ala}}'' - Rilato inter Alica kaj kato estas proprieto.
 
Fakte, nur la tri unuaj ekzemploj aspektas nature, ceteraj estas uzataj tre malofte.
Linio 299:
 
Se la kunteksto estas konata, tiam oni povas forlasi frazpartojn, ekz :
* ''{{lang|pl|Ma kota}}'' (Havas katon) - se priparolata persono (Alica) estas konata.
* ''{{lang|pl|Ma}}'' (Havas) - mallonga respondo al la demando "''{{lang|pl|Czy Ala ma kota?}}''" (Ĉu Alica havas katon?).
* ''{{lang|pl|Ala}}'' (Alica) - respondo al la demando "''{{lang|pl|Kto ma kota ?}}''" (Kiu havas katon?).
* ''{{lang|pl|Kota}}'' (Katon) - respondo al la demando "''{{lang|pl|Co ma Ala ?}}''" (Kion havas Alica?).
* ''{{lang|pl|Ala ma}}'' (Alica havas) - respondo al la demando "''{{lang|pl|Kto z naszych znajomych ma kota ?}}''" (Kiu el niaj konatuloj havas katon ?).
 
== Nuntempaj ŝanĝoj en la lingvo ==
Linio 322:
 
La [[Patro nia]] en la pola:
: ''{{lang|pl|Ojcze nasz,''
: ''któryś jest w niebie,''
: ''święć się imię Twoje,''
Linio 332:
: ''jako i my odpuszczamy naszym winowajcom''
: ''i nie wódź nas na pokuszenie,''
: ''ale nas zbaw ode złego. Amen''}}
 
== Polaj vortoj en Esperanto ==
laŭ<ref>Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 1, ISBN 91-85288-17-9, paĝoj 71 (celo), 83 (ĉu)</ref><ref>Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 3, ISBN 91-85288-21-7, paĝoj 33 (kelkaj), 62-63 (krado), 96 (luti) kaj 124-125 (mošto)</ref><ref>Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de Esperanto, Volumo 4, ISBN 91-85288-22-5, paĝo 65 (pilko)</ref>
* ''{{lang|pl|cel}}'' → celo
* ''{{lang|pl|czy}}'' → ĉu
* ''{{lang|pl|krata}}'' → krado
* ''{{lang|pl|kilka}}'' → kelkaj
* ''{{lang|pl|lutować}}'' → luti
* ''{{lang|pl|mość}}'' → moŝto
* ''{{lang|pl|picza}}'' → piĉo{{Mankas fonto}}
* ''{{lang|pl|piłka}}'' → pilko
* ''{{lang|pl|tekst}}'' → teksto{{Mankas fonto}}
 
== Eksteraj ligiloj ==