Geedzeco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
Geedzeco estas socie aŭ ceremonie agnoskita unuigo aŭ laŭleĝa kontrakto inter geedzoj kiuj establas rajtojn kaj devigojn inter ili, inter ili kaj ties filoj, kaj inter ili kaj ties bofamilio,<ref>{{cite book |last1=Haviland |first1=William A. |last2=Prins |first2=Harald E. L. |last3=McBride |first3=Bunny |last4=Walrath |first4=Dana |year=2011 |title=Cultural Anthropology: The Human Challenge |publisher=Cengage Learning |isbn=978-0-495-81178-7 |edition=13th}} "''A nonethnocentric definition of marriage is a culturally sanctioned union between two or more people that establishes certain rights and obligations between the people, between them and their children, and between them and their in-laws.''"</ref> same kiel por la socio ĝenerale. La difino de geedzeco varias laŭ la diferencaj kulturoj, sed ĝi estas principe [[institucio]] en kiu interpersona rilataro, kutime [[Seksumado|seksa]], estas agnoskita. En kelkaj kulturoj, geedzeco estas rekomendata aŭ konsiderata por esti deviga antaŭ persekuti ajnan [[Seksumado|seksan]] aktivecon. Larĝe difinite, geedzeco estas konsiderata kultura universalaĵo.
[[Dosiero:Nepalese marriage.jpg|thumb|[[Nepalo|Nepala]] nuptofesto en tradicia vestaro.]]
[[Dosiero:Edinburgh 1130062 nevit.jpg|thumb|Nupto en [[Skotlando]].]]
[[Dosiero:2007-09-01trauungköln.jpg|eta|Nupto en [[Evangeliismo|Evangelia]] kirko.]]
 
Individuoj povas geedziĝi pro kelkaj tialoj, inklude juraj, sociaj, [[Libido|libidaj]], emociaj, financaj, [[Spirito|spiritaj]], kaj religiaj celoj. La geedzigitoj povas esti influita per [[Incesto|socie determinitaj reguloj pri incesto]], preskribaj geedzigaj reguloj, gepatra elekto kaj individua deziro. En kelkaj areoj de la mondo, [[aranĝita geedzeco]], [[infana geedzeco]], [[poligamio]], kaj foje [[devigita geedzeco]], povas esti praktikata kiel kultura tradicio. Male, tiaj praktikoj povas esti malpermesitaj kaj punitaj en partoj de la mondo kun komplikoj por la rajtoj de virinoj kaj eĉ pro [[internacia juro]].<ref>[http://www.state.gov/j/drl/rls/hrrpt/2008/ Country Reports on Human Rights Practices for 2008], Vol. 1, p. 1353, US Department of State.</ref> En disvolviĝintaj partoj de la mondo, estis ĝenerala tendenco al certigo pri [[Virinaj rajtoj|samrajteco]] ene de la geedzoj por virinoj kaj laŭleĝe agnoskado de geedzecoj de paroj [[interreligia geedzeco|interreligiaj]] aŭ [[interrasa geedzeco|interrasaj]], kaj [[Samseksaj edzeco kaj edzineco|samseksaj]]. Tiuj tendencoj koincidas kun la pli larĝa movado por [[homaj rajtoj]].
Linio 157 ⟶ 155:
 
==Nupto==
[[Dosiero:Edinburgh 1130062 nevit.jpg|thumb|Nupto en [[Skotlando]].]]
[[Dosiero:2007-09-01trauungköln.jpg|eta|Nupto en [[Evangeliismo|Evangelia]] kirko.]]
{{Ĉefartikolo|Nupto}}
En la plej multaj socioj, [[geedzeco]] komenciĝas per '''geedziĝa ceremonio kaj/aŭ festo'''. La maniero de la ceremonio kaj festo dependas de la socio. En modernaj socioj kutime ekzistas kaj religiaj kaj ŝtataj ceremonioj. Depende de la religieco de la paro kaj de la ŝtataj leĝoj, oni faras aŭ ambaŭ ceremoniojn aŭ nur unu el ili. La ŝtata ceremonio kaj registrado de la geedziĝo ankaŭ nomiĝas "civila geedziĝo". En [[Okcidenta civilizo|Okcidentaj]] landoj oni kutime festas kun la [[familio]] kaj [[amiko]]j post unu el la du ceremonioj. La vorto '''geedziĝo''' rilatas al la tuta ceremoniaro kaj festado kiu kondukas al la stato de geedzeco. Ĉe samseksaj paroj oni parolas pri "edziĝo" aŭ "edziniĝo" anstataŭ pri "geedziĝo" (en la ŝtatoj kie eblas [[samseksa edz(in)eco]]). En landoj, kie ekzistas [[Registrita partnereco|registritaj partnerecoj]], ofte ekzistas ceremonio kaj festo rilata al tiu registriĝo, kiu ofte imitas aŭ iugrade similas al tradicia geedziĝo.