C (programlingvo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Propraĵoj: gramatiko; klareco
e →‎Propraĵoj: forigis ligilojn al C++ kaj Java
Linio 29:
Kvankam C estas meznivela komputillingvo, ĝi dividas similaĵojn kun [[asembla komputillingvo]] kaj estas malpli altnivela ol la plejparto de aliaj komputillingvoj. Plej elstare, la programisto povas prizorgi la enhavojn de memoro: defaŭlte, C donas neniujn ilojn por kontroli la limojn de tabeloj kaj por aŭtomata [[senrubigilo|senrubigo]]. Libera prizorgado de memoro donas al la programisto pli da libereco por ĝustigi la kvalitojn de programo, kio estas aparte grava por programoj kiel peliloj. Tamen, tio ankaŭ faciligas la aperon de cimoj fontantaj el eraraj operacioj je memoro, ekz. bufraj trofluoj (transbordiĝoj). Oni jam verkis ilojn por eviti ĉi tiajn erarojn, i.a. bibliotekojn por kontroli la limojn de tabeloj kaj por rubkolekto, kaj la programon ''lint'' por kontroli fontan kodon.
 
Kelkaj el la "mankoj" de C jam estis prizorgitaj de pli novaj komputillingvoj, kiuj heredas de C. La programlingvo [[Cyclone (programlingvo)|Cyclone]] havas ilojn por gardi kontraŭ eraraj uzoj de memoro. [[C Plus Plus|C++]] kaj [[Objective C]] donas ilojn celitajn por helpi objekteman programadon. [[Java]] kaj [[C dieso (programlingvo)|C#]] aldonas objektemajn ilojn kaj ankaŭ pli altan nivelon de abstrakteco, ekz. per aŭtomata prizorgado de memoro.
 
== Historio ==