C (programlingvo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
La komenca prilaboro de C okazis inter 1969 kaj 1973 (laŭ Ritchie, la plej kreema periodo estis dum 1972). Ĝi nomiĝis "C", ĉar multaj propraĵoj devenas de pli frua lingvo kiu nomiĝis [[B (programlingvo)|B]].
 
Antaŭ 1973, la komputillingvo C estis fariĝinta sufiĉe kapabla, kaj pro tio la plejparto de la kerno de la operaciumo [[Unikso]] estis reverkita per C. Ĉi tio estis la unua fojo, ke la kerno de operaciumo estis implementita en lingvo pli altnivela ol [[maŝinkodo]]asembla lingvo. En 1978, Ritchie kaj [[Brian Kernighan]] eldonis la libron ''The C Programming Language'' (ankaŭ konata kiel "la blanka libro", aŭ K&R.) Dum multaj jaroj, ĉi tiu libro servis kiel la normo de la lingvo; eĉ hodiaŭ, ĝi estas tre populara kiel referenco kaj lernilo.
 
C fariĝis tre ege populara ekster Bell Labs dum la 1980-aj jaroj, kaj ĝi estis dum iom da tempo la ĉefa lingvo en programado de aplikaĵoj. Estas ankaŭ la plej uzata lingvo en programado de sistemoj, kaj estas unu el la plej ofte uzataj lingvoj en komputila edukado.