Arteza fonto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
 
Linio 7:
* [[germane]] ''Die artesischen oder gebohrten Brunnen.'' En: ''Franz Arago’s säm[m]tliche Werke. Mit einer Einleitung von [[Alexander von Humboldt]]. Herausgegeben von W. G. Hankel.'' 6-a volumo, [[Lepsiko]] 1857, paĝoj 213–380.</ref>
 
Postulo kaj por arteza fonto kaj por artefarita arteza puto estas "premita grundakvo". Tiu ĉeestas kiam grundakvo estas sigelita per tavolo de roko aŭ argilo ne tralasanta akvon, dum la geologiaj strukturoj permesas ekeston de alta hidraŭlika premo (ekzemple, en bovloforma valo aŭ inter deklivaj rokaj tavoloj). Se oni boras aŭ fosas truon al la subtera stokejo de premita grundakvo, la akvo laŭ la fizikaj reguloj altiĝas ĝis la pli alta grundakva nivelo. Se tiu nivelo estas pli alta ol la tersurfaco ĉe la puto, la grundakvo kvazaŭ el [[gejsero]] sub premo suprenĵetiĝas el la tero (gejseroj mem ''ne'' estas artezaj fontoj, ĉar el ili la akvo ne elspruĉiĝas pro hidraŭlika premo, sed pro ŝanĝo de volumeno sekve de varmiĝo). Artezaj fontoj kaj putoj tial nur eblas en pejzaĝaj valoj.
 
Se la grundakva nivelo malaltiĝas pro tro forta elprenado de grundakvo en la regiono, sekve malpliiĝas la premo de la arteza fonto.