Esperanto-biblioteko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. Ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
 
Laŭ [[Detlev Blanke]] eblas priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj:
Laŭ [[Detlev Blanke]] eblas priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj: '''tipo''' (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino), '''jura statuso''' (posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne), '''amplekso''' (kvanto da materialoj), '''specialiĝo''' (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.), '''registriĝo''' (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika), '''kataloga tipo''' (presita, surdiska, reta), '''ordigo''' (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), '''flegateco''' (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo), '''prizorgateco''' (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo), '''priskribiteco''' (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj), '''persona aliro''' (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj), '''pruntservo''' (surloka studado, prunteblo por membroj, interbiblioteko pruntservo), '''aktualeco''' (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata), '''teknika ekipo''' (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj), '''tipo de ejo''' (konvena, seka, facile trovebla), '''memstareco''' (memstara aŭ parto de alia instituto), '''stabileco''' (certigita pozicio aŭ neklara estonteco), '''financoj''' (regulaj aŭ okazaj subvencioj), '''programfunkcio''' (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo), '''prestiĝo''' (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne), '''kunlaboro''' (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj, interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.), '''uzateco''' (ofteco de pruntoj), '''geografia situo''' (trafika atingeblo).
*tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino),
* jura statuso (posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne),
* amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.),
* registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika), kataloga tipo (presita, surdiska, reta),
* ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo),
* prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo),
* priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),
* persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj),
* pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj,
* interbiblioteko pruntservo),
* aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata),
* teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj),
* tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla),
* memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto),
* stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco),
* financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj),
* programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo),
* prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne),
* kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj,
* interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.),
* uzateco (ofteco de pruntoj),
* geografia situo (trafika atingeblo)
 
== Kolektoj alireblaj per telepruntado aŭ fotokopia servo ==
* La '''[[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]''' estas parto de la Nacia Biblioteko de [[Aŭstrio]] en Vieno, kun 35.000 libroj kaj broŝuroj, 2.500 gazetoj, 3.000 muzeaj objektoj, 5.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.200 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj. La dokumentoj estas en interreta katalogo, krome oni povas aliri tra la hejmpaĝo skanitajn Esperanto-librojn kaj periodaĵojn.
* La '''[[Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale|Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia]]''', CDELI, en [[Svislando]], urbo [[La Chaux-de-Fonds]] ekde [[1967]] funkcias kiel fako de la urba biblioteko kun pli ol 20000 bibliografiaj unuoj pri multaj planlingvoj, interalie [[Volapuko]] kaj [[Okcidentalo]]. Pruntas nur nacie aŭ al universitatoj.
* La '''[[Germana Esperanto-Biblioteko]]''' ([http://espbib.de.nr/ retpaĝo]), en [[Germanujo]], urbo [[Aalen]], estas posedaĵo de [[Germana Esperanto-Asocio]], sed estas deponita en la urba biblioteko de [[Aalen]]. Ĝi havas kolekton de pli ol 46.000 bibliografiaj unuoj (Stato fine de 2005) kun rete serĉebla katalogo. Ĝi daŭrigas la tradicion de la iama Saksa Esperanto-Biblioteko fondita en 1908.
* La '''[[Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet]]''', en [[Belgio]] estas sekcio de la urba biblioteko de la urbo [[Kortrijk]] kun leĝe protektata kolekto de proksimume 10000 libroj kaj jarkolektoj de gazetoj.
* La '''[[Esperanto-Kolektaĵo Fajszi]]''' en [[Hungario]], en la ĉefurbo [[Budapesto]], ekis per la laboro de [[Karlo Fajszi]] ekde 1970, kaj ĝia katalogo el 1991 havis 542 paĝojn. Ĝi nun estas kolektaĵo en la Landa Fremdlingva Biblioteko. Eblas mendi fotokopiojn. ([http://www.oik.hu Katalogo]).
 
== (Ceteraj) kolektoj de internaciaj Esperanto-asocioj ==
* La '''[[Biblioteko Hector Hodler]]''', BHH, troviĝas en [[Nederlando]], urbo [[Rotterdam]], en la [[Centra Oficejo de UEA]], kun pli ol 20000 volumoj kaj ampleksa kolekto de periodaĵoj, fototeko.
 
== (Ceteraj) kolektoj de Landaj Asocioj ==
* La '''[[Biblioteko Montagu C. Butler]]''' ĉe [[Esperanto-Asocio de Britio]] enhavas 10000 librojn kune kun arkivoj fota kaj dokumenta; ĝi translokiĝis en 2002 al la Kolegio Wedgwood en Barlaston, famakonata interalie pro siaj esperanto-kursoj.
* La lingvistika biblioteko de '''[[Flandra Esperanto-Ligo]]''' en [[Antverpeno (urbo)|Antverpeno]] havas kelkmilon da libroj kaj gazetkolektoj. La arkivo estas [http://www.esperanto.be/fel/bib/index.php rete konsultebla].
* La '''[[Biblioteko Juan Régulo Pérez]]''' estas prizorgata de [[Hispana Esperanto-Federacio]], kaj havas sian sidejon en [[Madrido]].
* La '''[[Biblioteko-Arkivo Petro Nuez]]''' de [[Kataluna Esperanto-Asocio]] estis fondita en [[1997]].
* La biblioteko de '''[[Japana Esperanto-Instituto]]''' en [[Tokio]], Japanio enhavas pli ol dek mil titolojn.
 
== (Ceteraj) kolektoj en naciaj kaj universitataj bibliotekoj k.s. ==
* La [[Nacia Biblioteko de Skotlando]] en [[Edinburgo]] ricevis en [[2001]] donace de [[William Auld]] ĉirkaŭ 5000 volumojn.
* La '''[[Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo]]''' en [[Italio]], urbo [[Massa]], estis fondita en [[1972]] kiel biblioteko de la Itala Esperanto-Federacio, sed ekde 1994, la kolekto de 7250 volumoj apartenas al la ŝtata arkivejo de Massa kaj alireblas de la publiko.
 
== Ceteraj kolektoj ==
[[Dosiero:Az eszperantó könyv.jpg|thumb|250px|Kovrilpaĝo de Az eszperantó könyv Magyarországon, hungarlingva, (=La Esperantaj libroj en Hungario), Budapeŝto, 1987; eldonaĵo okaze de libra ekspozicio de Karlo Fajszi en la plej impona hungara biblioteko]]
* La [[Biblioteko de Esperantista Klubo en Brno]] funkcias en [[Ĉeĥio]].
* La '''[[Esperanto-Biblioteko de Usono]]''', EB-USONO, estas nova biblioteko en [[Arizono]], urbo [[Scottsdale (Arizono)|Scottsdale]], en la [[Verda Domo de A]].
* La [[Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová]] funkcias en [[Ĉeĥio]].
* La [[Faka Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio]] funkcias en [[Ĉeĥio]].
* La '''[[Hispana Esperanto-muzeo]]''', en [[Hispanio]], urbo [[Sant Pau d'Ordal]], kreskis el la kolektado, kiun [[Luis Hernández Yzal]] komencis en 1963, malfermiĝis en 1968, kaj en 1993 nombris 8400 librojn, 12315 jarkolektojn de 2485 periodaĵoj. Vidu katalogon: [http://users.pandora.be/ikef rr_hemkat.html]
* La '''[[Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro]]''' en [[Uzbekio]], urbo [[Samarkando]], estis fondita en [[1986]] zorge de la Klubo de Internacia Amikeco, kun celo antaŭenigi pacon kaj tutmondan konscion; ĝi ekspozicias proksimume 20000 librojn, artaĵojn, kaj memoraĵojn el 100 landoj.
* La '''[[Kvinpetalo]]''' en ([[Francio]]), apud [[Poitiers]], vilaĝo [[Bouresse]] ricevis la bibliotekojn de [[Roger Bernard]] kaj [[Gaston Waringhien]].
* '''[[Libraro Ludovika]]''' en [[Halifakso]] ([[Nova-Skotio|Nov-Skotio]], [[Kanado]]) estas la plej granda aktive kreskanta Esperanto-biblioteko de [[Norda Ameriko]].
* La '''[[Nacia Esperanto-Muzeo]]''' en [[Francio]], urbeto [[Gray]] estas publika arkivejo, dokumentejo, kaj havas konstantan ekspozicion pri Esperanto.
* Bibliotekon havas [[Interkultura Centro Herzberg]], [[Germanio]].