Animeo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mctpyt (diskuto | kontribuoj)
Mctpyt (diskuto | kontribuoj)
Linio 65:
 
===== Hararo =====
Hararoj de anime-roluloj plej kutime konsistas el tufoj. Ili ofte havas tre diversaj, ofte nerealismaj formojn kaj kolorojn. Iuj hararoj moviĝas pro vento aŭ [[inercio]], kiam la rolulo movas, aliaj (aparte de malinaj roluloj) ĉiam restas senmovaj, eĉ dum plej agoplenaj bataloj. Haroj de diversaj koloroj estis rimedo por distingi rolulojn en frua periodo de anime-historio, kiam la roluloj tre simile aspektis. Nun la imagoj de roluloj estas ege pli rigore prilaborataj kaj diverskoloraj haroj estas plejparte homaĝo al tradicio. Krome, koloro de haroj estas aldona indikilo al personeco de rolulo. Ekzemple, ruĝaj, oranĝaj aŭ rufaj haroj ĉe knabino ofte indikas ŝian eksplodemecon (ekz. Asuka el [[Neon Genesis Evangelion]] aŭ Lina el [[Slayers]]). Blondaj haroj, aparte kune kun bluaj okuloj, ankaŭ indikas fremdlandan (t.e. nejapanan) devenon de rolulo en animeoj, en kiuj temas pri [[Japanio]].<ref name="hair">Vidu ankaŭ [http://www.umich.edu/~anime/info_haircolor.html eseon] ĉe ''Umichu.edu'', pri koloroj de haroj de anime-roluloj. (angle)</ref>
 
===== Esprimo de emocio =====
Linio 72:
===== Ĉibi =====
[[Dosiero:Pani poni.jpg|eta|dekstra|250px|Sceno el animeo ''[[Pani Poni Dash!]]''. La roluloj estas desegnitaj en ''ĉibi''-stilo por emfazo de komika efekto]]
Krom "serioza" desegnmaniero estas ankaŭ populara desegna stilo ''tibi'' aŭ ''[[ĉibi]]'' ({{Lang|ja|チビキャラ}} [ĉibi-kjara]), angle ''[[:en:Super deformed|Super deformed]]'' (SD), en kiu la roluloj estas desegnataj je plej simpla maniero, kun karikature malgrandaj korpoj, grandegaj kapoj kaj grandegaj, eĉ por animeo, sencmalplenaj okuloj. Ofte SD-desegnmaniero estas uzata en komediaj situacioj por emfazi la neseriozeco de situacioj. Tamen ekzistas roluloj, kiuj estas en iliaj SD-formoj dum plejparto de anime-filmo aŭ seriaro - tio montras ilian drolecon kaj [[kawaii|"kavajecon"]]. Ekzemple en komedia animeo [[Yamato Nadeshiko Shichi Henge]] la ĉefrolulino estas en ĉibi-formo dum absoluta plejparto de ekrana tempo kaj kondutas strange kaj eĉ iom freneze. Aliaj roluloj, pli seriozaj kaj adekvataj, estas desegnitaj normalmaniere.
 
=== Scenaro ===