L. Frank Baum: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Stryn (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de 165.161.3.60 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Simon Peter Hughes
Linio 1:
[[Dosiero:l_frank_baum.jpg|thumb|L. Frank Baum]]
'''Lyman Frank BAUM''' (naskiĝis la [[15-a de majo|15-an de majo]], [[1856]], mortis la [[6-a de majo|6-an de majo]], [[1919]]) estis [[Usono|usona]] [[verkisto]].
*
 
Baum naskiĝis en [[Chittenango]], [[Nov-Jorkio]]. Sian junaĝon li pasigis en la luksa bieno de siaj gepatroj. En la jaro [[1882]] li edziĝis al Maud GAGE kaj transloĝiĝis kun ŝi al [[Suda Dakoto]].
 
Baum elprovis sin en pluraj agadkampoj. Li laboris en [[teatro]], por gazetoj kaj revuoj, estris la [[grandmagazeno]]n ''Baum's Bazaar'' kaj okupiĝis dum ioma tempo eĉ kiel kokofarmisto. La unua libro, kiun li publikigis en [[1866]], temis pri la kokobredado. Baum krome eldonis propran semajnan revuon, kiu tamen - kiel la plejmulto de liaj entreprenoj - ne gajnis grandan sukceson.
 
En [[1891]] la familio transloĝiĝis al [[Ĉikago]] kaj Baum serĉis novan eblecon, gajni monon. Ĉiam ŝatante elpensi rakontojn por siaj propraj infanoj, li nun decidis, verki ankaŭ por aliaj. En siaj unuaj du libroj li rerakontis tradiciajn rakontojn. Iam li enkondukis protagonistinon nomatan Dorothy, poste li elpensis la landon de la mirakloj kaj la ĝojoj ''Oz'' kaj en [[1900]] li publikigis sian libron ''[[The Wonderful Wizard of Oz]]'' ("La mirinda sorĉisto de Oz"), kiu subite famigis lin. Ene de mallonga tempo fariĝis el ĝi [[muzikalo]], kaj Baum mem verkis la scenaron.
 
La granda sukceso de la verko igis la aŭtoron daŭrigi la verkadon pri la mirinda lando de Oz. Dume li plurfoje deklaris, ke tiu ĉi estas la lasta libro kaj la serio nun finiĝis, sed finfine li tamen daŭrigis, ĉar li ricevis amason da kortuŝaj leteroj de sia vasta juna legantaro.
 
L. Frank Baum mortis en [[1919]] en [[Los-Anĝeleso]]. La verkaro pri la sorĉisto de Oz, kiu post la morto de Baum estis daŭrigata fare de aliaj verkistoj, intertempe apartenas al la klasikaĵoj de la [[fantasto]]. Ĝi estis plurfoje filmigata, en [[1939]] ekz. tre sukcese kun [[Judy Garland]] en la rolo de Dorothy.
 
== En Esperanto aperis ==
* ''[[La mirinda sorĉisto de Oz]]. (The Wonderful Wizard of Oz.)''
** Tradukis [[Donald Broadribb]].
*** [1-a eldono.] Beverley: [[Bookleaf Publishing]], 1996. 182. paĝoj. ISBN 1-876042-01-X.
*** [2-a eldono.] Novjorko: [[Mondial (eldonejo)|Mondial]], 2012. 277 paĝoj. ISBN 9781595692450.
** Tradukis [[Harold R. Dreyer]]. Berkeley: [[Eldonejo Bero]], 2000. 144 paĝoj. ISBN 1-882251-31-8.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat}}
* http://www.ozclub.org/ <!-- th:คลับพ่อมดแห่งอ๊อซนานาชาติ International Wizard of Oz Club en:International Wizard of Oz Club en->eo:(Interŝtata, Internacia) _Wizard_ (da, de) Oz (Klubo, Klabo, Bastoni) en:International Wizard of Oz Club en->eo:(Interŝtata, Internacia) _Wizard_ (da, de) Oz (Klubo, Klabo, Bastoni) pl:Międzynarodowy klub Czarnoksiężnika z Krainy Oz pl->eo:_Międzynarodowy_ _klub_ _Czarnoksiężnika_ z _Krainy_ Oz fi:International Wizard of Oz Club -->
* http://www.classicauthors.net/Baum/ <!-- th:ประวัติ en:Lyman Frank Baum pl:Lyman Frank Baum -->
* http://www.literature.org/authors/baum-l-frank/ <!-- th:ห้องสมุดออนไลน์ en:An Online Library of Literature en->eo:(An, _) _Online_ Biblioteko (da, de) (Literaturo, Beletro) pl:Internetowa Biblioteka Literatury pl->eo:_Internetowa_ Biblioteko _Literatury_ -->
* http://www.put.com/oz/ <!-- th:The Wonderful Website of Oz en:The Wonderful Website of Oz en->eo:La _Wonderful_ Retejo (da, de) Oz pl:The Wonderful Website of Oz pl->eo:_The_ _Wonderful_ _Website_ _of_ Oz fi:The Wonderful Website of Oz -->