Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

8 546 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
Aldonis paragrafojn tradukitajn el la angla-lingva Vikipedio
[[File:Mary Cassatt-Selfportrait.jpg|thumb|right|Mary Stevenson Cassatt, memportreto.]]
 
'''Mary Stevenson CASSATT''' (naskiĝis en [[Pittsburgh]], la [[22-an de majo]] [[1844]]; mortis en [[Château de Beaufresne]], la [[14-an de junio]] [[1926]]) estis usona pentristino kaj presartistino. Ŝi naskiĝis en [[Pensilvanio]], sed vivis dum la plimulto de sia plenkreskula vivo en Francio, kie ŝi unue amikiĝis kun [[Edgar Degas]] kaj poste montris siajn pentraĵojn kune kun la [[Impresionismo|Impresionismuloj]]. Cassatt ofte kreis imagojn, kiuj montris la sociajn kaj privatajn vivojn de virinoj, precipe la intimajn ligojn inter patrinoj kaj infanoj.
 
[[Gustave Geffroy]] priskribis ŝin en 1894 kiel unu el "la tri grandaj sinjorinoj" de Impresionismo, kune kun [[Marie Bracquemond]] kaj [[Berthe Morisot]].<ref name="Geffroy 1894"/>
 
==Frua vivo==
 
[[Dosiero:Young Woman in a Black and Green Bonnet, Looking Down.jpg|thumb|left|''Juna Virino Portanta Bluan kaj Verdan Kufon, Rigardanta Malsupren'', 1890, [[Princeton University Art Museum]]]]
 
Cassatt naskiĝis en la urbo de Allegheny, Pensilvanio, kiu nun estas parto de [[Pittsburgh (Pensilvanio)]].<ref name="Columbus Museum of Art p.36"/> Ŝi naskiĝis en altan mez-klasan familion:<ref>Pollock 1998, p. 280</ref> ŝia patro, Robert Simpson Cassat (pli malfrue Cassatt) estis sukcesa bilmakleristo kaj land-spekulaciisto. Li devenis de la Franca [[Hugenotoj|Hugenoto]] Jacques Cossart, kiu venis al [[Nov-Amsterdamo]] en 1662.
<ref name=americanwoman/> Ŝia patrino, Katherine Kelso Johnston, devenis de banka familio. Katherine Cooper, edukita kaj klera, havis profundan influon sur sia filino.<ref>Pollock 1998, pp. 281&ndash;82</ref> Pri tio, [[Louisine Havemeyer]], la amiko de Cassatt dum la tuta vivo, verkis en siaj memoraxjoj: "Ĉiu, kiu havis la privilegion koni la patrinon de Marry Cassatt, tuj scius, ke estis de ŝi, kaj nur ŝi, ke [Mary] heredis sian kapablon." <ref name="Havemeyer 1961"/> La prapatra nomo estis Cossart.<ref>Mathews 1998,p.3</ref> Cassatt estis kuzo de artisto [[Robert Henri]].<ref name="Perlman 1991"/> Cassatt estis unu el sep infanoj, el kiuj du mortis dum frua infaneco. Unu frato, [[Alexander Cassatt|Alexander Johnston Cassatt]], poste fariĝis prezidento de la [[Pensilvania Fervojo]]. Ŝia familio transloĝiĝis orienten, unue al [[Lancaster, Pennsylvania]], poste al la [[Filadelfio|Filadelfia]] regiono, kie ŝi komencis siajn lernejajn jarojn je la aĝo de ses jaroj.
 
Cassatt kreskiĝie en medio, kiu vidis vojaĝadon kiel nedisigebla parto de edukado; ŝi pasis kvin jarojn en Eŭropo, kaj vizitis multajn el la ĉefurbojn, inter ili Londonon, Parizon, kaj Berlinon. Dum ŝia vivo en Eŭropo, ŝi lernis la Germanan kaj Francan lingvojn, kaj spertis siajn unuajn lecionojn pri desegnado kaj muziko.<ref>Mathews 1998,p. 11</ref> Verŝajne ŝi ekkonis la verkojn de la Francaj artistoj [[Jean Auguste Dominique Ingres|Ingres]], [[Eugène Delacroix|Delacroix]], [[Jean-Baptiste-Camille Corot|Corot]], kaj [[Gustave Courbet|Courbet]] ĉe la Pariza Monda Ekspozicio de 1855. Ankaŭ en la ekspozicio estis bildoj de [[Edgar Degas|Degas]] kaj [[Camille Pissarro|Pissarro]]. Ambaŭ el ili poste fariĝis ŝiaj kolegoj kaj gvidantoj.<ref>McKown 1972, pp.10&ndash;12</ref>
 
Malgraŭ ke ŝia familio konstraŭstaris ŝian profesian artistiĝon, Cassatt komencis studi pentradon ĉe la [[Pensilvania Belarta Akademio]] (Pennsylvania Academy of Fine Arts) ĉe Filadelfio je la frua aĝo de 15 jaroj.<ref>Mathews 1998, p.15</ref> Eble la konstraŭstaro de ŝiaj gepatroj temis pri la eklerno de Cassatt pri feminismaj idealoj, kaj la malkonvencia konduto de kelkaj el la viraj studentoj. Malgraŭ tio, ke ĉirkaŭ 20 procento el la studentoj estis inaj, la plejparto opiniis, ke arto estis nur socie valora kapablo; malmulte el ili volis, kiel Cassatt, fari el arto siajn karierojn.<ref>Mathews 1994, p.18</ref> Ŝi daŭrigis la studadon de 1861 ĝis 1865, la daŭro de la [[Usona Enlanda Milito]].<ref name="Columbus Museum of Art p.36" /> Inter ŝiaj kunstudentoj estis [[Thomas Eakins]], kiu poste fariĝis la polemika direktoro de la Akademio.
 
Malpacienca pro la malrapida progreso de la instruado kaj la aroganteco de la viraj studentoj kaj instruistoj, ŝi decidis studi la Malnovajn Mastrojn sengvide. Ŝi poste diris, "Estis neniu instruado" ĉe la Akademio. Oni ne permesis, ke inaj studentoj pentru bildojn de vivaj modeloj (ĝis poste) kaj la ĉefa instruado estis precipe desegnado de muldaĵoj.<ref>McKown 1972, p.16</ref>
 
Cassatt decidis ĉesi ŝian studadon (je tiu tempo, neniu diplomo disdoniĝis). Post kiam ŝi venkis la kontraŭan sintenon de ŝia patro, ŝi transloĝiĝis Parizen en 1866, kun ŝia patrino kaj amikoj de la familio kun ŝi por priatenti ŝian konduton.<ref>Mathews 1994,p. 29</ref>
Ĉar oni ne tiam permesis, ke virinoj enregistriĝu ĉe la [[École des Beaŭ-Arts]] (Belarta Lernejo), ŝi petis permeson studi private kun instruistoj de la lernejo,<ref>Mathews 1994, p. 31, kaj akceptiĝis kiel studento de [[Jean-Léon Gérôme]], alte taksita instruisto konata pro sia tre realisma tekniko kaj lia bildigo de ekzotikaj temoj. Plurajn monatojn poste, Gérôme ankaŭ akceptis Eakins-on kiel studento.<ref>Mathews 1994, p. 31</ref> Cassatt pliigis sian artistan edukadon kun ĉiutaga kopiado ĉe la [[Louvre]]. Ŝi akiris la bezonatan permesilon, kiu necesis por regi la "kopiistojn", ĝenerale malbone-pagataj virinoj, kiuj ĉiutage plenigis la muzeon poor pentri kopiojn por vendi. La muzeo ankaŭ servis kiel socia renkontiĝejo por francaj viroj kaj usonaj virinaj studentoj, kiel Cassatt, kiun oni ne permesis eniri la kafejojn kie la avangarduloj renkontiĝis. Tiel, artisto kaj amiko [[Elizabeth Jane Gardner]] renkontis kaj geedziĝis kun akademia pentristo [[William-Adolphe Bouguereau]].<ref>Mathews 1994, p. 32</ref>
 
[[Image:Mary Cassatt - The Boating Party - Google Art Project.jpg|''The Boating Party'' 1893-94|thumb|right|275px|''La Boato-Festo'' by Mary Cassatt, 1893–94, oil on canvas, 35½ × 46 in., [[Nacia Galerio de Arto]]]]
 
Malfrue en 1866, ŝi aniĝis en pentrado-klaso instruata de [[Charles Joshua Chaplin|Charles Chaplin]], konata genro-artisto. En 1868, Cassatt ankaŭ studis kun artisto [[Thomas Couture]], kiu ĉefe traktis temojn romaktijan kaj urbajn.<ref>Mathews 1994, p. 54</ref> Dum vojaĝo al la kamparo, la studentoj desegnis laŭ vivo, ĉefe la kamparanojn dum la ĉiutagaj aferoj. En 1868 unu el ŝiaj pentraĵoj, ''Mandolino-Ludantoi'' unuafoje akceptiĝis de la selekta komitato por la Pariza Salono. Kun [[Elizabeth Jane Gardner]], kies pentraĵo ankaŭ akceptiĝis de la komitato en tiu jaro, Cassatt estis unu el du usonaj virinoj, kies verkoj unuafoje montriĝis ĉe la Salono.<ref name=americanwoman/> ''Mandolino-Ludanto'' estas en la Romantika stilo de [[Jean-Baptiste-Camille Corot|Corot]] kaj Couture,<ref>Mathews 1998, p. 47</ref> kaj estas unu el nur du pentraĵoj de la unua jardeko de ŝia kariero, kiu povas hodiaŭ dokumentiĝi<ref>Mathews 1998, p. 54</ref>
 
La Francaj artaj rondoj estis en proceso de ŝanĝo, dum radikalak artistoj kiel Courbet kaj [[Édouard Manet|Manet]] provis disrompiĝi de akceptata Akademia tradicio, kaj la Impresionismuloj estis en siaj formiĝaj jaroj. La amiko de Cassatt, Eliza Haldeman, leterumis hejmen, ke "artistoj lasas la Akademian stilon, kaj ĉiu serĉas novan vojon, konsekvence ĉio nun troviĝas Ĥaosa".<ref>Mathews 1994, p. 32</ref> Cassatt, tamen, daŭrigis la laboradon laŭ la tradicia maniero, kaj submetis verkojn al la Salono dum pli ol dek jaroj, kun pliiĝanta ĉagreno.
 
==Famaj pentraĵoj==
* [[Infanino sur blua brakseĝo]]
 
==References==
{{ĝermo}}
{{Reflist|colwidth=32em|refs=
 
<ref name=americanwoman>{{cite book|last=Rubinstein|first=Charlotte Streifer|title=American women artists : from early Indian times to the present|year=1982|publisher=Hall u.a.|location=Boston, Mass. u.a.|isbn=0816185352}}</ref>
 
<ref name="Columbus Museum of Art p.36">{{cite book |last = Roberts |first = Norma J. |title = The American Collections |publisher = [[Columbus Museum of Art]] |year = 1988 | location = Columbus |isbn= 978-0-918881-20-5|page = 36}}</ref>
 
<ref name="Geffroy 1894">{{Citation | last = Geffroy | first = Gustave | title = Histoire de l'Impressionnisme | journal = La Vie artistique | pages = 268 | year = 1894 }}.</ref>
 
<ref name="Havemeyer 1961">Havemeyer, Louisine (1961). ''Sixteen to sixty: memoirs of a collector''. New York: Priv. Print. for the family of Mrs. H.O. Havemeyer and the Metropolitan Museum of Art. p. 272.</ref>
 
<ref name="Perlman 1991">{{cite book |last=Perlman |first=Bennard B. |title=Robert Henri: His Life and Art |url= https://books.google.com/books?id=GAOCYTyD2_cC&pg=PA1 | page=1 |location=New York | publisher= Dover Publications |year=1991 | isbn= 978-0-486-26722-7}}</ref>
 
}}
 
 
[[Kategorio:Usonaj pentristoj]]