Brazilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e forigo de latinide uzata "de", formatigo, ŝablono
Linio 121:
[[Fernando Henrique Cardoso]] estis elektita de rekta popola balotado, enposteniĝis la [[1-a de januaro|1-an de januaro]] de [[1995]] kaj estis la unua prezidento de Brazilo ekde [[1961]] kiu ricevis la simbolojn de prezidenteco de sia antaŭulo. Li estis la unua prezidento ekde [[1986]] kiu ne ŝanĝis la nomon de brazila valuto, kvankam li ordonis faradon de novaj moneroj. Li estis la unua "normala" prezidento de Brazilo ekde [[Juscelino Kubitschek]]. CARDOSO estis reelektita en [[1998]] per normala balotado kaj regis ĝis [[2003]], kiam oni elektis la popularan brazilan prezidenton [[Luiz Inácio Lula da Silva]]. LULA estis reelektita en [[2006]] kaj regis ĝis [[2010]]. Li profitis sian popularecon kaj indikis la novan kandidaton por enposteniĝi kiel prezidento de Brazilo. [[Dilma Rousseff|Dilma Vana Rousseff]], indikata de Lula, estis elektita de rekta popola balotado la [[31-a de oktobro|31-an de oktobro]] de [[2010]] kaj enposteniĝis la 1-an de januaro de [[2011]]. ROUSSEFF estas la unua prezidentino de Brazilo.
 
== Registaro kaj politiko ==
 
Historie, Brazila respublika registaro baziigis sur [[Usono|Usona]] registara sistemo. Ĝi estas en normalaj historiaj periodoj, estigita de la [[Brazila Konstitucio]], estas [[federacia respubliko]]. La nacia registaro konsistas el la ekzekutiva, leĝdona, kaj juĝista branĉoj. La kapo de la ekzekutiva branĉo estas la [[Prezidento de Brazilo]]. La leĝdona branĉo konsistas el la [[Brazila Kongreso]], kun du tipoj de ĉambristoj: [[deputito]]j kaj [[senatano]]j , dum la [[Plejsupera Federacia Tribunalo]] estas kapo de la juĝista branĉo. Laŭ la stato de 2016 la parlamento konsistas el sume 594 membroj: 81 senatanoj kaj 513 deputitoj.
 
Brazilaj subŝtatoj ne havas tiom da aŭtonomio kiel usonaj subŝtatoj, ekzemple, ne havas prikrimajn leĝojn aŭ ne povas fari leĝojn pri balotado. Sekve, ili pli similas al aŭtonomaj provincoj, kun elektita registaro de aliaj sudamerikaj landoj.