Krimea Ĥanlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 62:
 
=== Militoj kontraŭ la Moskva ŝtato kaj Pola-Litova Unio ===
Ekde fino de la [[15-a jarcento]] la Krimea Ĥanlando faris konstantajn militirojn en la Moskvan ŝtaton kaj Pollandon. La forkapto de sklavoj kaj la sklav-komerco estis esence gravaj por la ekonomio de la Ĥanlando. La kaptitoj estis vendataj en [[Turkio]]n, [[Mezoriento]]n kaj eĉ en la eŭropajn ŝtatojn. Laŭ la pritaksoj de iuj sciencistoj, en la krimeaj sklav-bazaroj dum 2 jarcentoj oni vendis pli ol 3 milionojn da homoj (ĉefe ukrainoj, poloj kaj rusoj). Defendocele la moskvaj princoj diversatempe kreis 3 devendodefendo-liniojn (kiuj konsistis el ĉenoj de defendurboj, fortresoj, abatisoj kaj remparoj). La loĝantaro de tiuj urboj ĉefe konsistis el [[kozakoj]].
 
En Krimeo mem [[krime-tataroj|tataroj]] lasis malmulte da sklavoj. Laŭ la malnova tradicio oni liberigis sklavojn post 5-6 jaroj da laboro; se la sklavo ŝanĝis sian kredon al [[islamo]], li estis tuj liberigata. Laŭ la esploroj de V. Je. Vozgrin la sklaveco preskaŭ tute malaperis en Krimeo jam en la 16-17aj jarcentoj.
Linio 86:
En la jaroj 1768-74 inter Rusio kaj Turkio okazis milito, kiu estis tre sukcesa por Rusio. Rezulte de la milito en la jaro 1774 oni subskribis la pac-traktaton de ''Küçük Kaynarca'', laŭ kiu Krimea Ĥanlando iĝis sendependa de Turkio. Rusio ricevis kelkajn havenojn en Krimeo kaj lasis ĉi tie negrandajn garnizonojn.
 
Malgraŭ la akirita sendependeco la loĝantaro de la ĥanlando kelkfoje ribelis kontraŭ la rusaj garnizonoj; la ribeloj estis subtenataj de Turkio (malgraŭ la interkonsentoj de la pac-traktato de ''Küçük Kaynarca''). La ribeloj estis milde subpremataj, tamen ilia ofteco kaŭzis, interalie, la transloĝigon de la kristana loĝantaro en [[1778]] sur la nordajn bordojn de la [[Azova maro]] (por protekti ilin kontraŭ eventualaj brutalaĵoj de la tjurkaturka loĝantaro). En la jaro 1782 okazis vica ribelo, kiu rompis la toleron de la Rusia ŝtato. La {{daton|8|aprilo|1783}} rusia imperiestrino [[Katerino la 2-a (Rusio)|Katerino la Dua]] publikigis manifeston, laŭ kiu Krimeo, Tamana duoninsulo kaj Kubano iĝis parto de [[Rusia imperio]]. Do, Krimeo estis fakte aneksita de Rusio rezulte de la fakto, ke Turkio kaj Krimea Ĥanlando ne obeis la kondiĉojn de la pac-traktato.
 
En la jaro 1792 la Otomana ŝtato agnoskis Krimeon posedaĵo de Rusio (laŭ la interkonsentoj de pac-traktato de [[Iasi]]).