Jean Baptiste Joseph Fourier: Malsamoj inter versioj

 
== Biografio ==
Fourier naskiĝis en [[Auxerre]] (nuntempe en [[Yonne]] nome [[Departementoj de Francio|departemento]] de [[Francio]]), kiel la filo de [[tajloro]]. Li iĝis [[Orfo (familio)|orfo]] kiam li estis nur naŭjaraĝa. Fourier estis rekomendita al la [[episkopo]] de Auxerre, kaj danke al tio li estis edukita de la [[Benediktanoj]] de la monaĥejo de Sankta Marko. La postenoj en la scienca korpuso de la armeo estis rezervitaj por tiuj de alstaraelstara nasko, kaj tiele li estis neelektebla, li estis tamen akceptita en la milita lernejo de Auxerre pri matematiko. Li preferis la sciencojn antaŭ ol la [[Monaĥo|monaĥeco]] kaj aniĝis al la [[École Normale Supérieure]]. Tie li havis kiel profesorojn [[Joseph-Louis de Lagrange]], [[Gaspard Monge]] kaj [[Pierre-Simon Laplace]], al kiu li sukcedis en la katedro en [[Franca Politeknika Lernejo|Politeknika Lernejo]].
 
Li partoprenis en la [[Franca revolucio de 1789]] kiam li disvastigis ties principojn en sia distrikto kaj servante por la loka Revolucia Komitato. Dum la [[Franca revolucio de 1789#la teroro|Teroro]] li estis dum mallonge enkarcerigita kaj li eskapis el la [[gilotino]] danke al la falo de [[Robespiero]]. En [[1798]] li iris en la [[Militiro al Egiptio]]. Li iĝis diplomato kaj sekretario en la [[Egipta Instituto]]. Reveninte en Francujon en [[1801]], [[Napoléon Bonaparte]] nomumis lin prefekto de [[Isère]]. Li estis elpostenigita dum la [[franca Restaŭracio|Restaŭracio]].
173 339

redaktoj