Reconquista: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Eta ŝanĝo
Linio 2:
La '''Reconquista''' [rekonKISta] (vorto de la [[hispana lingvo|hispana]] kaj [[portugala lingvo]]j signifanta ''Rekonkeron'') estas termino ofte uzata en [[Historio]] por nomi la bataladon de la reĝlandoj [[Kristanismo|kristanaj]] de la nordo de la [[ibera duoninsulo]] kontraŭ la [[Islamo|islamaj]] de la sudo dum la [[Mezepoko]]. Ĝi laŭ la legendo komenciĝis en [[718]], kaj finiĝis je la [[2-a de januaro]] [[1492]] kiam [[Fernando la 2-a (Aragono)|Fernando la 2-a]] de Aragono kaj [[Izabela la 1-a (Kastilio)|Izabela la 1-a]] de Kastilio, la «[[Katolikaj Gereĝoj]]», okupis la urbon de [[Granado (Hispanio)|Granado]], per kio, laŭ difinita kompreno de la historio de [[Hispanio]], ankaŭ finiĝis la unuiĝo de la nuna Hispanio — escepte de [[Navaro]] kiu estis aligita en [[1512]].
 
Laŭ la hodiaŭa historiografio la termino ''rekonkero'' estas historie neĝusta, konsiderante ke la kristanaj reĝlandoj, kiuj konkeris la [[Al-Andalus|andalusan]] teritorion konstituiĝis kiel socioj post la islama okupo de la duoninsulo, malgraŭ la penoj de iuj [[Kastilio|kastiliaj]] monarkoj por prezenti sin kiel rektaj heredantoj de la malnova [[visigoto|visigota]] reĝlando de Toledo. Krome krome, laŭ ĉi tiu aktuala lego, ''rekonkero'' estas partiana ideo, konsiderante ke ĝi prezentas nur la kristanan vidon de ĉi tiu kompleksa historia procezo, flankenlasante la vidpunkton de la andalusanoj. Sekve, oni sugestis kiel alternativaj nomoj '''kristana Konkero''', '''feŭda Konkero de Al-Andalus''', aŭ rekte '''feŭda Koloniigo de la Ibera Duoninsulo''', inter aliaj nomoj, kiuj ne portas la ideologian ŝarĝon de la ideo de rekonkero. Fakte ĉi tiu ideo estas historiografia konstruo, kiu grupigas diversajn tre malsamajn etapojn kaj situaciojn tra la ok jarcentoj, dum kiuj laŭdire ĝi daŭris, pro tio ke la ĉefroluloj ne konsciis, plej ofte, pri ĉi tiu historia procezo. Tamen, la [[katolika eklezio]] kaj iuj mezepokaj kronikistoj jam faris ideologiajn konstruojn kun ĉi tiu ideo, kun la celo pravigi la konkerojn.
 
== La araba konkero ==