Sesame Street: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Laŭ la ideo de la programo, en la "Sezama Strato" homoj kaj pupoj kunloĝas. La pupoj estas "mupetoj" ([[angle]] ''Muppets'') - tiel la kreinto [[Jim Henson]] baptis siajn pupokreaĵojn - kaj diversas laŭ grandeco: la pli malgrandaj estas movitaj per aktora mano aŭ brako, la iom pli grandaj per du brakoj kaj la ankoraŭ pli grandaj estas kostumoj en kiuj moviĝas homoj tutkorpe. La programo gajnis 122 [[Emmy-premio]]jn.
 
"Nia originala celo estis simpla, — diris la kunfondinto Joan Ganz Cooney en 2009 en komunikaĵo sur [[Public Broadcasting Service|PBS]], — naski sukcesan televidprogramon kiu estigos pozitivan ŝanĝon en la vivo de infanoj, precipe, malriĉaj urbaj infanoj, kaj helpi prepari ilin por lernejo."<ref name="Sezama Strato">[https://web.archive.org/web/20120111135035/http://www.eventeo.net/web/index.php/nordameriko/sportoj%20kaj%20distraĵoj20distra%C4%B5oj/1730-sezama-strato-estas-40-jara- Sezama Strato estas 40-jara!, artikolo de 2009, arkivigite] {{eo}}</ref>
 
La serio en la usona televido debutis la 10-an de novembro [[1969]], kaj multaj amaskomunikiloj tutmonde la 10-an de novembro [[2009]] celebre temigis la 40-an naskiĝtagon de la koncepto. En la jubilea ellaso de la programo aperis la prezidentedzino [[Michelle Obama]], kiu klarigis al junaj spektantoj kiel kultivi hejmĝardenon, interalie donis konsiletojn pri kreskado de tomatoj, kukumoj kaj karotoj."<ref name="Sezama Strato"/>