Ĝermolisto de rusaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

meto de internaj ligiloj por kontroli, ĉu kompletas la alidirektiloj de la nomoj al tiu-ĉi listo
(meto de internaj ligiloj por kontroli, ĉu kompletas la alidirektiloj de la nomoj al tiu-ĉi listo)
 
== B ==
=== [[Sergej Nikolajeviĉ Bojev]] ===
'''Sergej Nikolajeviĉ BOJEV''' (mortis la [[12-a de junio|12-an de junio]] [[1987]] en [[Alma-Ata]], [[Kazaĥio]]) estis eminenta zoologo-parazitologo. Li lernis Esperanton junaĝe kaj daŭre aktivis pri ĝia faka aplikado.
<!--
-->
== F ==
=== [[Aleksandr Filippov]] ===
'''Aleksandr Gavriloviĉ FILIPPOV''' (cirile Александр Гаврилович Филиппов) estis rusa [[dentkuracisto]] kaj esperantisto en [[Saratov]], kie li estis unua pioniro de Esperanto, aparte aktiva en la periodo de 1888 ĝis 1891. En tiu periodo li verkis multajn artikolojn favore al Esperanto.
 
==G==
=== [[Mikaelo Gabrielo]] ===
'''Mikaelo GABRIELO''', antaŭe Kiperman, ruso, episkopo ortodoksa en [[Ĉuguevo]]. Naskiĝis en [[1891]]. E-isto de [[1909]]. Sekr. de la EG en [[Kievo]], 1910-14, [[konsulo]] de [[UEA]] kaj organizinto de la II-a [[Tutruslanda Esperanto-Kongreso]], [[1913]]. En [[1912]] li faris per-E-an vojaĝon tra [[Germanio|Germanujo]], [[Francio|Francujo]], [[Hispanio|Hispanujo]], [[Italio|Italujo]] kaj [[Aŭstrio|Aŭstrujo]]. [[Enciklopedio de Esperanto - G|EdE-G]]
 
=== [[J. Guminski]] ===
'''J. GUMINSKI''' estis doktoriĝinta pionira rusa esperantisto. Li loĝis en vilaĝo Rovnoje (Ровное, borde de la rivero Volgo, 100 kilometrojn sude de [[Saratovo]]), sed ofte vizitis Saratovon, kie li estis senlaca daŭriganto de la agado de [[Aleksandr Filipov]]. ". . . li ĉie kaj ĉiam semis bonan semon, ne ŝparante siajn fortojn kaj elspezojn." ([[L. L. Zamenhof]] en [[La Esperantisto]], 1892, n-ro 12.)
 
=== [[Romano Grinŝpan]] ===
'''Romano Grinŝpan''' estis sovetia esperantisto. Li estas aŭtoro de
* "Sen kompliko sen koliko Esperanta gramatiko". Romano Grinŝpan. Lerniloj, vortaroj / internacia. Panevėžio spaustuvė. Panevėžys. 2001. 40 paĝoj. Klarigo: Spritaj versaĵoj por transdoni gramatikajn sciojn.
-->
== K ==
=== [[Sergej Krajnov]] ===
'''Sergej KRAJNOV''' ([[1904]] - mortis komence de [[1991]] en [[Moskvo]], [[Rusio]]) estis nialnova delegito kaj dumviva mernbro de [[UEA]], kiu fojfoje prelegis en IKU pri sia fako, [[agronomio]].
 
=== [[Miĥail Gavriloviĉ Korotkov]] ===
'''Miĥail Gavriloviĉ KOROTKOV''', naskiĝinta en 1948, estis rusa esperantisto, kiu kabeis meze de la 1990-aj jaroj.
<!--
-->
== O ==
=== [[Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ]] ===
'''Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ''', ruso. Naskiĝis en [[1859]], mortis en [[1911]] en [[Petrogrado]]. Pioniro de Esperanto. En [[1899]]-[[1902]] estis prez. de Esperanto-Societo „[[Espero]]“ en [[Petrogrado]]. Propagandis multe per la gazetaro, oferis multe da mono por posedi riĉan [[biblioteko]]n.
 
== P ==
=== [[A. Peĉjonkin]] ===
Sovetia esperantisto. En 1983 kunaŭtoris libron [[Du eseoj]]. ([[H.Gorecka]], [[A.Korĵenkov]], [[A.Peĉjonkin]]. Uralaj renkontiĝoj; Pri perspektivoj de la movado en Uralo: Raporto de [[UEK]]. — Tjumeno: [[UEK]], 11 pĝ. — ([[Serio Movadaj kajeroj]]; Vol. 1)).
=== [[Pilipenko S.]] ===
S. Pilipenko - estis sovetia kaj ukraina esperantisto, direktoro de instituto "Ŝevĉenko"; redaktoro de libroserio [[Kolekto de klasikaj kaj nuntempaj verkoj]] eldonita de eldonejo [[Plugilano]] esperanto-fako; aŭtoro de antaŭparolo al [[La morto de Asuar]].
<!--
-->
== S ==
=== [[Varvara N. Seriŝeva]] ===
'''Varvara N. SERIŜEVA''' estis [[rusa esperantisto|rusa esperantistino]] kaj [[instruisto|instruistino]]. Ŝi estis fratino de [[Inocento Seriŝev]]. Ŝi verkis la rimarkindan porinfanan Esperanto-lernilon „[[Verda steleto]]“ ([[Milano]]: Silva, [[1926]], 78 paĝoj).
 
=== [[Vladimir Soroka]] ===
'''[[Vladimir Soroka]]''' estas ukrainia esperantisto. Li esperantiĝis en 1980. En 1990 li publikigis la albumon "Destin'". Li estas ĉefa komponisto por [[Inspiro (ensemblo)|Inspiro]], Esperanto-ensemblo el [[Poltavo]], [[Ukrainio]]. Li verkis i.a. la kantojn "''Ni renkontiĝos''", "Nokto ploras" kaj "Karteta dometo", kiuj konsideriĝis kvazaŭ himnoj de la [[Sovetia Esperantista Junulara Movado]].
 
=== [[Nikolaj Sveŝnikov]] ===
'''Nikolaj Sveŝnikov''' estis rusa esperantisto kaj direktoro de gimnazio en [[Vjatka]] (tiutempa nomo de la urbo [[Kirov (urbo en Kirova provinco)|Kirov]]). Laŭ atesto de [[Kazimir Osipoviĉ Ostanieviĉ]], li estis la unua rusa esperantisto, kiu skribis leteron en la internacia lingvo al Zamenhof.
 
== Ŝ ==
=== [[Anatolij Aleksandroviĉ Ŝejpak]] ===
Anatolij Aleksandroviĉ ŜEJPAK, habilitita doktoro de teknikaj sciencoj, profesoro, Merita laborulo de superlernejo – membro de la Komisiono. Ŝejpak estas aŭtoro de scienc-teknikaj libroj en esperanto: [[Hidromekanoko kaj varminterŝanĝo. A.Ŝejpak 1999]] kaj ''Elektitaj lekcioj pri historio de scienso kai tekniko''.
 
== T ==
=== [[Boris Tjutrin]] ===
'''Boris TJUTRIN''' (1947-1996), kreinto kaj unua prezidinto de la klubo en Niĵnij Tagil ([[Rusio]]), mortis la 10-an de januaro 1996.
<!--
-->
== V ==
=== [[D. D. Valkov]] ===
'''D. D. VALKOV''' (naskiĝdato nekonata, mortis la [[4-an de junio]] [[1910]]) estis frua [[rusa esperantisto]]. Valkov estis prezidanto de la Esperanta Societo Espero en [[Sankt-Peterburgo]]. Li inter alie verkis ŝlosilon por rusoj.
<!--
 
== Z ==
=== [[Nikolaj Nikolajeviĉ Zverev]] ===
'''Nikolaj Nikolajeviĉ ZVEREV''' (naskiĝis en 1913, mortis la 6-an de novembro 2003 en Tiĥvin), ekskolonelo, estis esperantisto ekde la 1930-aj jaroj kaj honora civitano de la urbo [[Tiĥvin]] (laŭ La Ondo de Esperanto).