TTT: Malsamoj inter versioj

15 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e
Word <--->Microsoft Word
e (plibonigadeto per AWB)
e (Word <--->Microsoft Word)
La '''Tut-Tera Teksaĵo''' ('''TTT'''; [[angla lingvo|angle]] ''World Wide Web'' (mallonge WWW) aŭ simile ''the Web'' [ŭeb]), estas unu el la multaj partoj de la [[Interreto]], kaj post [[retpoŝto]] la due plej uzata parto. Ĝi estas sistemo de hipertekstaj dosieroj (aŭ paĝoj) interligitaj per la protokolo [[HTTP]]. Plej multaj TTT-paĝoj estas verkitaj en la hiperteksta marklingvo [[HTML]] aŭ [[XHTML]]. Iuj paĝoj kaj servoj uzas iun formon de [[XML]] aŭ [[SGML]].
 
Ankaŭ alispecaj dokumentoj, kiel [[plata teksto]], [[PDF]], [[Microsoft Word|Word]]-dokumentoj k.s. povas esti alligitaj hipertekste en TTT. TTT-dokumentoj povas ankaŭ esti uzataj kiel alirmaniero al aliaj partoj de la Interreto, kiel ekz. [[retpoŝto]] kaj [[FTP]].
 
La Tut-Tera Teksaĵo estis lanĉita en marto [[1989]] kiel loka projekto de [[Tim Berners-Lee]] ĉe [[CERN]] en [[Ĝenevo]]. Li verkis la praversion en [[NeXT]]-[[komputilo]] en [[1990]], uzante la [[programo]]n ''www'', kiu estis [[TTT-legilo]] negrafika. Je la [[6-a de aŭgusto]] [[1991]] [[Tim Berners-Lee]] prezentis, en reta konferenco [[alt.hypertext]], mallongan priskribon de projekto [[World Wide Web]] (Tut-Tera Teksaĵo). Samtage TTT iĝis uzebla por ĉiuj interreta servo, kaj la [[15-a de januaro|15-an de januaro]] [[1992]] fariĝis ekster-CERN-a servo.
9 596

redaktoj