Uzanto:F3meyer/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Cinomuso
e Plia tradukado
Linio 17:
|genro aŭtoritato = [[Constantine Samuel Rafinesque|Rafinesque]], 1817 }}
 
''Prerihundoj'' aŭ '''cinomusoj''' (genro cynomys) estas plejparte [[herbovoraj]] nestotruaj [[ronĝulo]]j praloĝantaj en la [[herbolandoj]] de Norda Ameriko. Tiuj ĉi bestoj estas malpli longaj kaj malpli pezaj ol [[marmoto]]j. La kvin specioj de cinomusoj estas: [[cinomuso nigrvosta]], [[cinomuso blankvosta]], [[cinomuso gunisona]], [[cinomuso meksika]], kaj [[cinomuso allena]]. Ili estas speco de ter-sciuro (Tribo: Marmoteno) kiu troviĝas en Usono, Kanado, kaj Meksikio. En Meksikio, cinomusoj plejparte troviĝas en la nordaj ŝtatoj, kiuj lokiĝas ĉe la suda fino de la Grandaj Ebenaĵoj, nordorienta [[Sonora]], norda [[Nuevo Leon]], kaj norda [[Tamaulipas]]. En Usono, tiuj plejparte etendiĝas de oksidente de la [[Rivero Misisipio]], kvankam ili ankaŭ enkondukiĝis en kelkaj orientaj lokoj.
 
== Etimologio ==
La nomo ''prerihundo'' venas de la habitato kaj la averta voko, kiu sonas keil la bojo de hundo. La gernra nomo cinomuso devenas de [[greka lingvo|la greka]]j vortoj por "hunda muso".
 
== Priskribo ==
Meze, tiuj ĉi korpulentaj ronĝuloj kreskas al longo inter 30 kaj 40 cm inkludante mallonga vosto kaj al pezo inter 0,5 kaj 1,5 kg. [[Seksa dimorfismo]] de korpa maso de cinomusoj varias inter 105 kaj 136 procentoj inter la seksoj.<ref name="Hoogland 2002">{{cite journal|author=Hoogland, J. L. |year=2002|title=Sexual Dimorphism of Prairie Dogs|journal=Journal of Mammalogy|volume= 84|issue=4|pages= 1254–1266|doi=10.1644/BME-008}}</ref> Inter la specioj la nigravosta cinomuso tendencas esti la malplej sekse dimorfa, kaj la blankvosta cinomuso tendencas esti la plej sekse dimorfa. Seksa dimorfismo plej altiĝas dum demamigo, kiam inaj cinomusoj perdas pezon kaj viraj cinomusoj komencas manĝi pli, kaj plej malaltiĝas kiam inoj estas gravedaj, kiam viraj cinomusoj estas lacaj pro seksumado.
 
== Referencoj ==