Holstein Frisa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Holstein cows large.jpg|thumb|[[Holstein Frisa]], la hegemonia raso en industriigita laktoproduktado nuntempa.]]
'''Holstein Frisa''' (ofte mallongigita kiel ''Frisa'' en Eŭropo, kaj Holstein en Nordameriko) estas [[raso]] de [[bovo]]j, nome de [[laktobovino]]j, konata nuntempe kiel la plej alte produktantaj laktanimaloj. Originanta en [[Eŭropo]], ''Frisaj'' estis bredataj en la teritorio kie nune estas [[Nederlando]] kaj pli specife en la du nordaj provincoj de [[Norda Holando]] kaj [[Frislando]], kaj Norda [[Germanio]], pli specife en tio kio estas nune [[Schleswig-Holstein]], Germanio. Tiuj animaloj estis la regiona bovo de [[Frisoj]] kaj de [[Saksoj]].
 
Nederlandaj kaj germanaj bredistoj bredis kaj superrigardis la disvolvigon de la raso kun la celo akiri animalojn kiuj povu plej bone uzi la herbejojn, nome la plej abunda rimedo de la areo. Dum jarcentoj, la rezulto estis blankanigra bovino tre alta produktanto de lakto. Ĝi estas blankanigra pro artefarita selektado fare de la bredistoj.