Alfred Wegener: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right| → |dekstra| per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
En 1905 Wegener eklaboris en la aeronaŭtika observatorio en Lindenberg apud Berlino, kie li helpe de aerostatoj esploris la pli altajn tavolojn de la tera atmosfero, kaj kune kun sia frato Kurt Wegener li en [[1906]] eĉ starigis mondrekordon en la balon-veturado. Samjare li komencis la unuan el entute kvar ekspedicioj al [[Gronlando]].
 
Reveninte al Germanio en 1908, Alfred Wegener fariĝis docento en la [[universitato de Marburg]]. Duan ekspedicion al Gronlando li faris de 1912 ĝis 1913. Post la reveno el tiu ekspedicio, li edziĝis al Else Köppen, filino de lia antaŭa edukisto kaj mentoro, la meteologo kaj esperantisto [[Wladimir Köppen]]. Dum la [[Unua mondmilito]] li laboris ĉefe en Meteologia Servo. En la jaro 1919 li venis al [[Hamburgo]], kie li transprenis gvidan postenon en la marobservejo ''Deutsche Seewarte''. En 1924 li fariĝis profesoro en la universitato de [[Graz]] ([[Aŭstrio]]), samjare li akiras la aŭstran civitanecon.
 
Komence de la jaro 1930 li forlasis Aŭstrion por fari sian plej grandan ekspedicion al Gronlando. Kvankam li kaj lia gronlanda akompananto atingis la celon de la ekskurso, ili neniam revenis al sia elirloko. La [[12-a de majo|12-an de majo]], [[1931]] oni trovis Alfred Wegener morta, konstatonte ke li probable en novembro 1930 mortis sekve de la streĉo de la ekskurso. La sorto de lia akompananto neniam klariĝis.
 
== Agado ==
 
Kvankam Alfred Wegener ĉefe okupiĝis pri meteologiaj temoj, li famiĝis pro sia verko ''Die Entstehung der Kontinente und Ozeane'' ("La estiĝo de la kontinentoj kaj oceanoj"), kiu unuafoje aperis en la jaro [[1915]]. En ĝi li publikigis sian hipotezon, ke la tero origine konsistis nur el unu oceano kaj unu granda kontinento. En la mezozoiko tiu ĉi kontinento fendiĝis kaj disdrivis. Dum la vivtempo de Alfred Wegener tiu ĉi teorio de [[plata tektoniko]] estis forte pridisputata, sed ekde la 1970-aj jaroj ĝi estas ĝenerale agnoskata.