Castro Alves: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
==Vivo==
Antônio Frederico de Castro Alves naskiĝis la [[14-a de marto|14-an de marto]] [[1847]], en bieno ''Cabeceiras'', ĉe la vilaĝo tiam nomata '''Curralinho''', nuntempe [[Castro Alves (urbo)|Castro Alves]]. Tiu bieno apartenis al la sialia familio, tre tradicia kaj potenca en la tiama provinco, nuna ŝtato [[Bahio]]. Castro Alves estis la dua filo de la kuracisto Antônio José Alves, poste profesoro ĉe la Medicina Fakultato de [[Salvadoro de Bahio]], kaj de Clélia Brasília da Silva Castro, mortinta kiam la poeto estis 12-jaraĝa. Lia patrina avo estis unu el la herooj de la lukto por la sendependiĝo de [[Brazilo]], Majoro José Antônio da Silva Castro, komandanto de la fama Bataliono de Konuroj.
 
Ĉirkaŭ 1853, la familio de Castro Alves, tiam 6-jaraĝa, transloĝiĝis al la ĉefurbo de [[Bahio]], Salvadoro, kaj li eniris en la lernejon de [[Abílio César Borges]], estonta [[Barono]] de [[Macaúbas]], kie li estis kolego de [[Rui Barbosa]] kaj jam montris fruan kaj pasian inklinon al [[poezio]]. En [[1862]], 15-jaraĝa, li iris al [[Recifo]], kie li finis mezgradan kurson kaj, post dufoje malaprobita, eniris en la Juran Fakultaton de tiu urbo en [[1864]]. En [[1865]] li finis la unuan jaron de sia kurso kun [[Tobias Barreto]] kaj rapide integriĝis al la akademia beletra vivo, kiam estis admirata pro siaj versoj, pli zorgante ilin kaj siajn amojn, ol siajn studojn.