Rumana Esperanto-Societo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Rumana Esperanto-Societo''' estis la unua esperantista organizaĵo en [[Rumanio]]. Ĝia fondo en 1907 estas esence ligita al la bakteriologo [[Gabrielo Robin]]. En 1908 ekaperis la gazeto „Rumana Esperantisto“, redaktata de Gabrielo Robin kaj de [[Ion Giuglea]], kaj unu jaron pli poste, en 1909, organiziĝis la unua nacia Rumana Esperanto-Kongreso. Poste, ĝis 1914 aparte grava asocia motoro iĝis [[Alexandre Teodorescu]], sed la [[Unua Mondmilito]] draste interrompis la agadon - ankaŭ Alexandre Teodorescu mortis kiel soldato en 1916. Inter la du mondmilitoj la agado restariĝis, sekretario en tiu periodo inter alie estis [[Henriko Harabagiu]] - ankaŭ li mortis milite, pro bombatako de la [[Dua Mondmilito]] en 1944. Estis precipe li kaj lia fratino [[Giselle Harabagiu]] kiuj inter la mondmilitoj organizis la ĉiujarajn naciajn Esperanto-kongresojn en Rumanio. En Socialista Rumanio, proklamita en 1947, Esperanto-agado estis strikte malpermesata, tial movada agado ne eblis ĝis la [[Rumana Revolucio de 1989]].
 
La en 1990 fondita [[Esperanto-Asocio de Rumanio]] komprenas sin kiel daŭriganto de tiu unua nacia esperantista organizaĵo.