Ĉapitro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ĉapitro''' estas ĉiu el la dividaĵoj de [[libro]][[dokumento]], ordinare signita per aparta [[titolo]] aŭ per [[numero]]. Ĉapitroj de fremdlingva lernolibro estas nomataj [[leciono]]j.
[[Literaturo]]
 
'''Ĉapitro''' estas ĉiu el la dividaĵoj de libro aŭ dokumento, ordinare signita per aparta titolo aŭ per numero. Ĉapitroj de fremdlingva lernolibro estas nomataj [[leciono]]j.
 
Precipe [[romano]]j estas dividitaj je ĉapitroj, por ripozigi la leganton, ĉar nedividita longa libro estus laciga, tamen ankaŭ por ŝanĝi la temon de rakontado (ekz. priskribi, kion dume faras la aliaj figuroj de la romano). La ĉapitro kutime priskribas unu [[epizodo]]n pli malpli fermitan kiel tutaĵon. Sed en la [[19-a jarcento]], kiam romanoj aperadis en [[ĵurnalo]]j kaj [[revuo]]j [[daŭrigote]], evoluis kutimo ne fini la epizodon, sed rompi ĝin en plej streĉa momento kaj promesi al la legantoj, ke ili ekscios la finon, se ili aĉetos la sekvan numeron de la [[gazeto]]. Sed jam en la [[18-a jarcento]] aplikis tiun metodon la plej granda ĉina aŭtoro [[Cao Xueqin]] en sia romano [[Ruĝdoma Sonĝo]].
 
[[Metaforo|Metafore]] estas tiel nomataj ankaŭ [[periodo]]j: ''ĝi estas nova ĉapitro de lia vivo, jen vi vidas novan ĉapitron de ilia amo, komenciĝis nova ĉapitro en la historio de nia lingvo'' ktp.
 
[[Kategorio:Literaturo]]