Hispana ora epoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Ĉar Itala Renesanco estas nun aparta paĝo, oni ligu al ĝi la paĝojn ĝisnune ligitaj al Itala RenesancoItala Renesanco.
Linio 3:
La '''hispana ora epoko''' ([[hispane]] ''Siglo de Oro'') estis historia periodo de [[Hispanio]], dum kiu prosperis [[arto]]j kaj [[literaturo]]. Tiu epoko kongruis kun la politika plifortiĝo kaj malfortiĝo de la [[Habsburgoj|habsburga dinastio]]. La limdatoj de la hispana ora epoko estas neprecizaj kaj diverse difinitaj, sed la periodo ĉiukaze ne komenciĝis antaŭ [[1492]], per la finigo de la ''[[reconquista]]'' kaj la vojaĝoj de [[Kristoforo Kolumbo]] al [[Ameriko]]. Ĝi politike ĉesas per la [[traktato de la Pireneoj]] inter [[Francio]] kaj habsburga Hispanio en [[1659]]. La lasta eminenta verkisto de la periodo, [[Pedro Calderon de la Barca]], mortis en [[1681]], kaj lia morto estas ofte rigardita kiel la fino de la hispana ora jarcento koncerne arton kaj literaturon.
 
Fakte la hispana esprimo ''Siglo de Oro'' (Ora jarcento), kio fakte estis ''Siglos de Oro'' (Oraj jarcentoj), ĉar temas pri la [[16-a jarcento|16-a]] kaj [[17-a jarcento]]j, enhavas iom da [[ironio]] kaj [[kontraŭdiro]], ĉar de ekonomia kaj politika vidpunktoj la 16-a jarcento estis vere la ora jarcento, kiam Hispanio unuiĝis fakte, konkeris kaj ekkontrolis grandan (kaj riĉan) parton de [[Sudameriko]] kaj eĉ etendiĝis tra [[Italio]], [[Germanio]] kaj aliaj eŭropaj zonoj, kiel tra la tiamaj [[Nederlando]] kaj [[Belgio]], dum ekde la kultura kaj arta (literatura) vidpunkto, kvankam la influo de la itala [[itala Renesanco]] etendiĝis tra la hispanaj urboj, ankoraŭ ne produktis tiom da majstroverkoj kiom okazis dum la 17-a jarcento. Estis la epoko de la reĝadoj de [[Karlo la 1-a (Hispanio)|Karlo la 1-a]] kaj [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]].
 
Male dum la 17-a jarcento vere floris la hispanaj artistoj en multaj fakoj: [[literaturo]] ĉefe en poezio kaj [[teatro]] ege populara, [[pentrarto]] kun ekzemple [[Velázquez]], kaj kulturo ĝenerale. La hispana kulturo estis rigardata en la tuta [[Eŭropo]] kiel hegemonia kaj oni eldonis librojn en la hispana en multaj eŭropaj presejoj. Tamen ekde politika kaj ekonomia vidpunkto ĉio iris tiom malglate, ke tiu jarcento estas konsiderata de historiistoj kiel [[Dekadenco]]: multaj bataloj iĝis katastrofaj malvenkoj, la ŝtato perdis la kontrolon de multaj teritorioj kaj eĉ la riĉo kiu venis el Ameriko estis ege mallerte uzata kaj venis en profito de la norditalaj aŭ germaniaj bankistoj kaj plialtigis la lukson de la Kortego, sed ege malplibonigis la vivkondiĉon de la popolo. La reĝoj ĝenerale prifajfis pri administrado kaj la tuta ŝtato kolapsis kaj bankruptis.