Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Hans Eo (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
Profesoro [[Théophile Cart]] ekde [[1904]] dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de [[Esperanto]]. Li
Tiam [[Théophile Cart]] brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis la [[Fundamenta Ekzercaro|Fundamentan Ekzercaron]], kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de [[Eŭropo]] por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto [[Carmen Sylva]], patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "[[Vatra Luminoasa]]", kaj la sveda reĝino [[Margareta la 1-a|Margareta]]
En [[1904]] [[Théophile Cart]] aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto [[Esperanta Ligilo]]. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-Esperantaj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj Esperanto-grupoj kaj en [[1909]] la UK en [[Cambridge]] jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj Esperantistoj.
Linio 7:
Dum la libertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. - de [[1912]] kun permeso de [[Théophile Cart]] eldonis du n-rojn la [[surdeco|surda]] kaj [[blindeco|blinda]] sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke [[Théophile Cart]] tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de [[Esperanta Ligilo]], kies fidela amiko kaj kunlaboranto [[Théophile Cart]] tamen restis ĝis sia morto La legantaro kreskis, la [[Ĝenerala Adresaro]] aperinta en [[1913]] enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj Esperantistoj, la nomo "Ligilo" ekhavis specialan signifon: "Gazeto de Blinduloj."
Post trijara paŭzo (1916-18) en [[1919]]
La unua kongreso de blindaj Esperantistoj okazis en [[1921]] en [[Prago]] La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof. [[Stanislav Stejskal]]. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. [[Théophile Cart]] mem direktis
Dum la dua kongreso en [[Helsinko]] deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "[[Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj]]" ([[SOĈNE]]) fondos la oficejon: [[Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo]] ([[IBIS]]). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas [[Vuk Echtner]] en Prago.
|