János Dorosmai: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
==Vivo==
Dorosmai naskiĝis en la Transdanubia vilaĝo Adásztevel (departemento [[Veszprém]], Hungario) kiel infano de forĝisto. Por trovi pli bonajn vivkondiĉojn, la familio transloĝiĝis en [[Transilvanio]]n (nun [[Rumanio]]), kie li finis studojn en komerca liceo kaj fervojista oficista lernejo kaj poste laboris kiel fervojisto. En 1927 li transloĝiĝis el la tiutempe jam Rumaniarumania Transilvanio al la nordokcident-Hungariahungaria urbo Sopron.
 
==Verkado==
Jam dum la studotempo Dorosmai verkis poemojn, ĉefe por la infana gazeto ''Cimbora'' (Kamarado) kaj la tagĵurnalo ''Aradi Közlöny'' (Bulteno de Arad). En la 1920aj jaroj aperis liaj poemkolektoj kun la titoloj: ''Tücsökdalok'' (Grilkantoj, 1922), ''Hegyoldalon'' (Montoflanke, 1927), ''Mert szent a lant!'' (Ĉar sanktas la liuto!, 1927). Pro instigoj de i.a. la redaktoro de ''Cimbora'', la fabelkolektanto Elek Benedek, Dorosmai pli kaj pli direktiĝis al fablado kaj aforismado. Sekvis en la 1930aj kaj 1940aj jaroj: ''Kis mesék nagyoknak'' (Malgrandaj fabeloj por granduloj, 1936), ''Ferde magyar tornyok között'' (Inter kliniĝintaj hungaraj turoj, 1940), ''Akinek nem inge, ne vegye magára'' (Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon, 1942), kaj apogee de lia verkista kariero la preskaŭ 500-paĝa kolekto: ''Mesék, aforizmák'' (Fabloj, aforismoj, 1943). En la postmilita socia atmosfero stalinisma povis aperi de li nur la volumo ''Fabeltjes voor grote mensen'' (Fabeletoj por grandaj homoj, 1953) en la nederlanda kaj kelkaj fabloj kaj priliteraturaj artikoloj en diversaj gazetoj, ĉefe en la ĵurnalo ''Kisalföld'' kaj en okcidentaj periodaĵoj, ekz. en [[Nica Literatura Revuo]].
 
 
 
==Tradukoj en Esperanton==
* Nica Literatura Revuo, 3a jaro, n-ro 6, p. 239.
* 1968 (postmorte): Fabloj kaj Aforismoj.
 
==Literaturo==
* 2011: [[Jozefo Horvath]]. [http://www.vortaro.hu/mindenesszotar/jozohor/pridoros.htm Samideano Dorosmai - la forgesita hungara Lafonteno].
 
==Eksteraj Ligiloj==
* [http://www.vortaro.hu/mindenesszotar/jozohor/doros.htm Fabloj kaj Aforismoj] (1968).
* [http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/3871 Fabloj kaj Aforismoj] en Bitoteko de [[Hispana Esperanto-Federacio]] (pdf).
 
{{Vivtempo|1886|1966|Dorosmai, János}}