János Dorosmai: Malsamoj inter versioj

456 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Dorosmai Janos.jpg|50px|frame]]
'''János DOROSMAI''' (ankaŭ '''DOROSMAY''') (nask. la 26an de Aprilo 1886 en [[Adásztevel]]; mortis la 29an de Novembro 1966 en [[Sopron]]) estis hungara verkisto precipe de [[fablo]]j, okaze kromnomita la hungara [[Ezopo]] aŭ [[Lafonteno]], kaj esperantisto.
 
==Vivo==
Dorosmai naskiĝis en la Transdanubia vilaĝo Adásztevel (departemento [[Veszprém]], Hungario) kiel infano de forĝisto. Por trovi pli bonajn vivkondiĉojn, la familio transloĝiĝis en [[Transilvanio]]n (nun [[Rumanio]]), kie li finis studojn en komerca liceo kaj fervojista oficista lernejo kaj poste laboris kiel fervojisto. En 1927 li transloĝiĝis el la tiutempe jam rumania Transilvanio al la nordokcident-hungaria urbo Sopron. Li estis kunfondinto de la unua Esperanto-grupo en [[Arad]] (nun Oradea) kaj gvidanto de pluraj Esperanto-kursoj en Sopron en la dummilitaj jaroj.
 
==Verkado==
Jam dum la studotempo Dorosmai verkis poemojn, ĉefe por la infana gazeto ''Cimbora'' (Kamarado) kaj la tagĵurnalo ''Aradi Közlöny'' (Bulteno de Arad). En la 1920aj jaroj aperis liaj poemkolektoj kun la titoloj: ''Tücsökdalok'' (Grilkantoj, 1922), ''Hegyoldalon'' (Montoflanke, 1927), ''Mert szent a lant!'' (Ĉar sanktas la liuto!, 1927). Pro instigoj de i.a. la redaktoro de ''Cimbora'', la fabelkolektanto Elek Benedek, Dorosmai pli kaj pli direktiĝis al fablado kaj aforismado. Sekvis en la 1930aj kaj 1940aj jaroj: ''Kis mesék nagyoknak'' (Malgrandaj fabeloj por granduloj, 1936), ''Ferde magyar tornyok között'' (Inter kliniĝintaj hungaraj turoj, 1940), ''Akinek nem inge, ne vegye magára'' (Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon, 1942), kaj apogee de lia verkista kariero la preskaŭ 500-paĝa kolekto: ''Mesék, aforizmák'' (Fabloj, aforismoj, 1943). En la postmilita socia atmosfero stalinisma povis aperi de li nur la volumo ''Fabeltjes voor grote mensen'' (Fabeletoj por grandaj homoj, 1953) en la nederlanda kaj kelkaj fabloj kaj priliteraturaj artikoloj en diversaj gazetoj, ĉefe en la ĵurnalo ''Kisalföld'' kaj en okcidentaj periodaĵoj, ekz. en [[Nica Literatura Revuo]] (el Francio) kaj en la nederlandaj kaj flandraj ''De Echo'', ''Vrije Vokjsblad'', ''De Band'', ''Soorboeks Weekblad'', ''De Bode'', ''Studio Catolika''. Fabloj de Dorosmai ankaŭ estis legita en ''Belgisch-Nederlandsche Radio'' kaj en ''De Vlaamse Linie'', [[Bruselo]].
 
 
 
==Tradukoj en Esperanton==