Friedrich Adolph Haage: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Friedrich Adolph Haage '''Friedrich Adolph HAAGE''' (naskiĝinta la {{daton|24|3|1796}} en Erfurto, mortinta la {{daton|20|9|1866}...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
== Vivo ==
Estante la filo de Johann Nikolaus Haage kaj Katharine Barbara Nehrlich li kontinuigis la tradicion de jam en la 17-a jarcento en Erfurto hortikulturistanta familio. Sian trejnadon hortikulturistan Haage ricevis inter 1811-1818 ĉe Johann Heinrich Seidel ĉe la kortego de la reĝo [[Saksio|saksia]] Frederiko Aŭgusto. Tie estis dokumentita la unua kontakto de la Haage-familio kun kaktoj. Junaĝe Haage ekflegadis kaktojn. La reĝo deziris de la kortega ĝardenisto Seidel povi admiri la "reĝinon de la nokto" en floroj okaze de iu ĝardena festo: sed la kreskaĵo estis damaĝita per frosto la antaŭan jaron. Haage sukcesis plenumi la taskon de sia instruisto Seidel kaj ne nur redonis vivon al ĝi sed ankaŭ ĝustatempe florigis ĝin okaze de la menciita festo.
[[File:Denkmal f a haage steiger 1934.jpg|thumb|La monumento por Haage en la arbaro Steigerwald, 1934]]
 
Post kelkaj plukleriĝaj jaroj Haage revenis hejmen kaj iĝis helpisto ĉe Franz Anton. En 1822 Haage fondis etan propran entreprenon pri semaĵoj: li ankaŭ posedis plantidon de la "reĝino de la nokto". Malgraŭ malfacilaĵoj komence, la firmao evoluis al prospera entrepreno kaj kvazaŭ surkampigis la sciencan florkultivadon. Paralele al la ĉiutagaĵoj komercaj Haage ĉiam povis rezervi al si tempon por la ŝatokupo prikakta. Ene de mallonga tempo lia famo grandiĝis kaj lia kolekto taksitis unu el la plej grandaj kaj kompletaj.