Bruĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 461:
 
== KAART''EN''HUIS ==
Bruĝo havas longan tradicion de pristudado de sia historio. En 1838 estis fondita la historia societo ''Société d'émulation pour l'histoire et les antiquités de Bruges et de la Flandre Occidentale''. Estis la oficialigo de neformala grupeto de tri pastroj (''Charles Carton, Joseph-Olivier Andries'' kaj ''Ferdinand Van de Putte''), oraĵisto ''François De Hondt'' kaj apotekisto ''Philippe De Stoop''. Ekzemplo estis la ''learned societies'' en Britio. Dum sia ekzisto ĝi evoluis de societo de la ĉefe franclingva elito al pli malferma asocio de nederlandlingvaj fakuloj kaj interesitoj. En 1979 ĝi oficiale alprenis la nederlandlingvan nomon ''Genootschap voor Geschiedenis te Brugge'' (Societo por Historio de Bruĝo).
 
La ''Genootschap'' estas la plej prestiĝa tia asocio en la urbo, sed ekzistas pluraj aliaj. Gvidan rolon en la pristudo de la loka historio havas la urba arĥivo ekde sia translokiĝo al pli bona alirebla ejo je ''Burg 11A''. Kun helpo de skipo de volontuloj realiĝis diversaj projektoj por igi la la enhavon de la arĥivo pli bone alirebla por interesitoj, ankaŭ en bita formo kaj tra la interreto. Unu tia projekto estas Huizenonderzoek (esplorado de la historio de domoj) kiu ekde 1995 ligas la informojn de la urba katastro el la 16-a ĝis 19-a jarcento al historiaj mapoj. La projekto pro daŭra aldono de informoj pliampleksiĝis kaj plikompliĝis. En 2013-2014 Huizenonderzoek estis transprenita de "KAART''EN''HUIS", nova projekto kiu plene ekspluatas la eblojn de geografia informsistemo (GIS), tute konsultebla rete, sen devigo de registrado.
 
La nomo "KAART''EN''HUIS" estas vortludo. Unuflanke ĝi estas "mapo kaj domo", do la pristudataj objektoj. Aliflanke la nederlanda vorto kaartenhuis (domo farita el ludkartoj) signifas "himero", "fantaziaĵo".