Heidi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
==Pra-Heidi==
Fakte ekzistis jam romano, kiu traktis la motivon de orfinfano el la Alpoj de la germana verkisto Hermann Adam Kamp, kiu aperis en 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro), kiu temas pri knabino, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe sia avo, devas forlasi sian hejmon, kaj poste ricevinte hejmsopiron revenas. Estas verŝajne, ke Johanna Sypri konis tiun verkon, kiam ŝi skribis sian Heidi, tamen la du verkoj estas neniel kompareblaj, ĉar Heidi de Johnanna Spyri ja nur fariĝis tiel signifa verko pro la komplekseco de ĝiaj figuroj, kiuj estas multfacetaj personecoj.<ref>Sieglinde Geisel: [http://www.nzz.ch/die-maer-vom-ur-heidi-1.5448506 "Die Mär vom Urheidi" (La fabelo pri Pra-Heidi)] en [[Neue Zürcher Zeitung]], eldono 2010-04-15, reta eldono konsultita 2016-01-30</ref>
 
==La figuro de Heidi en la literatura kunteksto==
Oni ne devas rigardi la figuron de Heidi izolite, sed devas percepti ĝin en la kunteksto literatura de ĝia epoko.<ref>Heidi M. Müller Heidy: [http://retro.seals.ch/cntmng?pid=smh-002:1989:69::1395 Pädagogik in Johanna Spyris Heidi-Büchern: literaturgeschichtliche Koordinaten eines "Bildungsromans" (Pedagogio en la Heidi-libroj de Johanna Spyri: literaturhistoriaj koordinatoj de "edukromano")] (PDF-dokumento, konsultita 2016-03-09)</ref> Jam en la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" Spyri ja tute intence faras la Ligon la la verko de Johann Wolfgang von Goethe "La migro- kaj lernojaroj de Wilhelm Meister" <ref>Johann Wolfgang von Goethe: [http://gutenberg.spiegel.de/buch/wilhelm-meisters-lehrjahre-3669/2 Wilhelm Meisters Lehrjahre] (reta eldono de Projekt Gutenberg, konsultita 2016-03-09)</ref>. Tio ja troviĝas en la litertatura tradicio de la epoko. Jam 1863 la verkistino Clementine Helm aperigis libron Sub la titolo "Backfischchens Leiden und Freuden", kiu anstataŭas la viran heroon el verko de Goethe ("Die Leiden des jungen Werthers) per ina ĉefpersono. Komprenante, ke la Wilhelm Meister de Goethe estis epokfara verko fine de la 19-a jarcento, oni tuj komprenas la provokan kvaliton de tiu titolo. La herooj de edukromanoj ĝis tiam estis ĉiam viroj kaj nun venas virino, kiu donas la heroan rolon al knabino. 1880 estis la epoko, kiam la unuaj virinaj asocioj ekluktis publike por la rajtoj de la virinoj kaj ĵus tiam Spyri aperigas edukromanon en kies ĉefrolo troviĝas eta knabino. Kvankam Spyiri kiel privatpersono rifuzis publike lukti por la rajtoj de la virinoj, ŝi fakte per sia verko lanĉis publikan iniciaton. La romanon ŝi ja ankaŭ unue ne aperigis sub sia nomo, sed anonime. Kiel aŭtorino sur la titolbildo simple aperis "Von der Verfasserin von ein Blatt auf Vronis Grab" (de la aŭtorino de Folio sur la tombejo de Vronjo).
 
==Heidi en aliaj lingvoj==