Kampalaŭdo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
oiseaŭ → oiseaux
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
|specio aŭtoritato = [[Linnaeus]] [[1758]]
}}
[[Dosiero:Alauda arvensis.jpg|maldekstre|eta|Alaŭdo]]
La '''kampalaŭdo''' aŭ simple [[alaŭdo]] (''Alauda arvensis'') estas [[Palearkta ekozono|palearkta]] malgranda [[paserina]] [[birdo]] de la familio de [[Alaŭdedoj]]. Tiu [[alaŭdo]] reproduktiĝas tra plej parto de [[Eŭropo]] kaj [[Azio]] kaj en montaroj de norda [[Afriko]]. Ĝi estas ĉefe nemigranta okcidente de sia teritorio, sed orientaj populacioj estas pli [[birdomigrado|migrantaj]], moviĝante suden vintre. Eĉ en la plej mildaj okcidentaj partoj de sia teritorio, multaj birdoj moviĝas al malaltaj teroj kaj al marbordoj vintre. Aziaj birdoj ŝajnas vagantaj tiom malproksime kiom ĝis [[Alasko]]; tiu birdospecio estis enmetita ankaŭ en [[Havajo]] kaj okcidenta [[Nordameriko]]. Temas pri birdo de malfermaj kamparo kaj arbustejoj. Ĝi vivas en stepsimilaj medioj kun ne tro altaj herbecaj kreskaĵoj; tial la homoj kreis per siaj kampoj kaj paŝtejoj artefaritajn vivlokojn por ĝi kaj de ties originaj stepoj ĝi fariĝis kunulo de homaj kamparaj medioj.
 
== Aspekto ==
Linio 26:
 
=== Diferencoj inter la kampalaŭdo kaj la [[arbalaŭdo]] ===
Ambaŭ [[Palearktiso|palearktisaj]] specioj estas tre similaj, nome ĉefe brunaj supre kaj pli palaj sube. Ambaŭ estas striitaj supre kaj en brusto -sub hela gorĝo-, sed la brustaj strioj de la kampalaŭdo estas pli klare markitaj malhele surhelbrune, dum ĉe la arbalaŭdo la striita parto markiĝas sur pli blankeca fono. La kampalaŭdo havas pli fortikan bekon kornokoloran, dum la arbalaŭdo havas pli sveltan kaj malhelan bekon. La kampalaŭdo havas kreston ne ĉiam videblan, sed ĉe la arbalaŭdo apenaŭ videblas; krome la kampalaŭdo havas pli malhelan kronon kie la strio apenaŭ markiĝas, dum ĉe la arbalaŭdo la strio estas pli markitaj, kaj same la hela strio superokula, kiu krome ĉe la arbalaŭdo kuniĝas ennuke kun la aliflanka. La arbalaŭdo havas nigroblankan makulon en bordo de flugiloj, dum la kampalaŭdo ne. Dumfluge tiu makulo videblas kiel kubuta malhela makulparto inter blankaj punkto kaj strio; same videblas la hela superokula strio. Ambaŭ specioj montras brunan voston pli hele centre kaj malhele ekstere kaj blanke enborde, sed ĉe la kampalaŭdo estas blankaj la tutaj bordoj, dum ĉe la arbalaŭdo nur la anguloj; krome ĉe la kampalaŭdo estas videblaj dumfluge ankaŭ la '''blankaj malantaŭaj bordoj de flugiloj''', ĉe la arbalaŭdo tio ne ekzistas.
 
== Ties kantado ==
Linio 79:
 
[[Kategorio:Alaŭdedoj]]
[[Kategorio:BestojPalearktisa el la Palearkta ekozonofaŭno]]
[[Kategorio:Birdoj de Eŭropo]]