[[Dosiero:MärthaAndréasson.jpg|eta|dekstra|Märtha Andréasson, fotita de Inga Johanson]]
'''Märtha ANDRÉASSON''' (naskiĝis en [[1927]], –mortis la [[8-a de majo|8-an de majo]] [[2000]]) estis [[sveda esperantisto|sveda esperantistino]] kaj [[delegito de UEA]] en [[Hisings Kärra]] ([[Svedio]]). Plurajn jardekojn ŝi prezidis la [[Esperanto-klubo]]n de [[Kungälv]]; ekde [[1961]] ŝi estis estrarano kaj de [[1978]] [[prezidanto]] de la regiona organizaĵo [[Esperanto-Alianco]] de [[Gotenburgo]]. Ŝi servis kiel estrarano de [[Sveda Esperanto-Federacio]] kaj [[Sveda Esperanto-Instituto]], aktivis pri [[Unesko-agado]]-agado kiel konsilantarano de la [[asocio]] [[Monda Kunagado]] kaj funkciis kiel [[UEA]]-komitatano ([[1981]]-92[[Komitato de UEA 1989-1992|1992). En la lastaj jaroj precipe ŝi motoris la strebon de Gotenburgaj esperantistoj inviti [[UK]]-on al sia [[urbo]].