Historio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (6) per AWB
Linio 73:
La bombado kontraŭ germanaj urboj, per kiuj Britio (kaj poste Usono) regalis germanajn atakojn kaj ankaŭ laŭaserte provis ribeligi la germanojn kontraŭ la reĝimo de Hitler, mortigis duonan milionon da homoj, detruis preskaŭ ĉiun iom grandan germanan urbon, grandajn bibliotekojn kaj aliajn kulturajn trezorojn.
 
La kvar aliancanoj [[Usono]], [[Sovet-Unio]], [[Britio]] kaj [[Francio]] dividis la restan Germanion en okupadajn teritoriojn, nome [[France okupita zono de postmilita Germanio|la franca]], usona kaj brita zonoj. Ĉar Sovet-Unio ne efektive kunlaboris kaj plialtigis siajn postulojn, la okcidentaj okupantoj donis al la germanoj en la koncernaj teritorioj la permeson fondi propran, okcident-germanan ŝtaton. Dume Sovet-Unio kreadis "popolan movadon" por fondi germanan ŝtaton sub kontrolo de la komunistoj. De majo ĝis septembro [[1949]] establiĝis [[Federacia Respubliko Germanio]] (FR Germanio), kun [[Bonn]] kiel ĉefurbo, iom poste en la orienta parto de [[Berlin]] ŝtato kun la nomo [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR).
 
Francio deziris ekspluati [[Sarlando|Saar-regionon]] karbo-riĉan kaj nur post 1955 permesis ties realiĝon al Germanio. En [[Ruhr-regiono]] Francio atingis la instalon de [[Internacia Aŭtoritato por Ruro]], kiu estis unu el la ĝermoj por la sekva okcident-eŭropa ekonomia kunlaboro.