Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Hara Secuko: nova sekcio
Linio 265:
Plia en februaro de vi kreita kategorio estas [[:Kategorio:Literaturo de Skotlando|Literaturo de Skotlando]], ankaŭ ne uzata, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj. Tia kategorio ja sencus, kaj io tia ekzistas en aliaj branĉoj de vikipedio, sed tiam kun enhavo kaj kun ligiĝo al la kategoria sistemo. Ĝis nun ekzistas kategorioj "angla literaturo" kaj "kimra literaturo" - pro unueco tial la koresponda nomo "skota literaturo" pli bonus, ĉar prefere ne estu propra sistemo por ĉiu unuopa kategorio (io tia ne estus sistemo, fakte estus la malo...). Mi ŝatus peti vin krei kategoriojn tiam kiam ili estas bezonataj (do kiam estas almenaŭ unu artikolo kiu estu en ĝi, prefere eĉ du aŭ pli), kaj tiam krei kategoriojn tute, ne nur duonlabore, do kun ordigo al pli larĝa kategorio kaj kun ligo al vikidatumoj. La duonfaritaj kategorioj simple aperas en avertaj administraj kategorioj, kaj laŭ la vikipedia logiko malplena kategorio estas nebezonata kaj forigenda. Sed mi konscias ke principe krei kaj ekuzi kategorion pri la literaturo de Skotlando estas nenio malbona, kaj persone mi ankaŭ ne kontraŭus se estus tri kategorioj "literaturo de Anglio", "..de Kimrio" kaj "..de Skotlando". Mi nur kritikas la duonfaron {{rideto}}. Salutas [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 09:56, 10 Mar. 2016 (UTC)
:Fakte, kiam mi kreis ĝin ĝi enhavis enhavon, nome la kanton "Chì mi na mòrbheanna" [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Chì%20mi%20na%20mòrbheanna&oldid=5900813 https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Chì mi na mòrbheanna&oldid=5900813 (malaktuala versio)] sed la ofte laŭ mi [[tro]] helpema kontraŭbiblioteka misiisto ;-) RG72 ŝanĝis la kategoriojn sed ne forigis tiun. Mi dankas pro la atentigo, sed mi ne havas sufiĉe da tempo por korekti ĉiujn redaktojn al de mi kreitaj artikoloj. En ĉi tiu kazo, mi remetos la ligilon kaj ankaŭ ligos la kategorion al du-tri aliaj skotaj verkoj. --[[Uzanto:Haruo|Haruo]] ([[Uzanto-Diskuto:Haruo|diskuto]]) 15:08, 10 Mar. 2016 (UTC)
 
== Hara Secuko ==
 
Saluton. Haruo. Mi ĵus kunigis "vian" artikolon [[Hara Setuko‎‎]] kun [[Hara Secuko]]. Por la kuniga celo mi uzis la jam pli longe ekzistantan artikolon. Krome tiam mi ne devis tuŝi la intervikiajn ligilojn. Ĉu vi eble pretervidis la esperantan intervikian ligilon en la angla artikolo [[:en:Setsuko Hara]]? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 15:39, 16 Mar. 2016 (UTC)