Ĝermolisto de Esperanto-asocioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ ŝako kaj Ŭonbulismo
+ Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio + Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato
Linio 75:
== Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo ==
'''Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo''' (IKEO) estas historia faka Esperanto-asocio subtene al la movado de [[kooperativismo]].
 
== Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio ==
'''Internacia Poŝtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio''' (IPTEA) estas historia faka grupiĝo pri internacia apliko de Esperanto en [[poŝto]] kaj [[telekomunikado]]. Ĝis la [[Dua Mondmilito]] estis multfacetaj iniciatoj oficialigi la uzon de Esperanto en internacia komunikado de tiuj fakoj - pri tio donas resuman superrigardon la artikolo [[Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo]]. La grupiĝo de samprofesiaj esperantistoj tamen pluvivis ankaŭ post 1945 - ekzemple en 1966 okazis provo revivigi la agadon kadre de la tiujara Universala Kongreso de Esperanto en [[Budapeŝto]]<ref>[http://esperanto.cri.cn/1/2006/08/15/1@43416.htm intervjuo kun la germana esperantisto [[Heinz Schindlr]] de 2006 en la retejo ''esperanto.cri.cn'']</ref> Aparte en 1987, la jaro de la centjariĝo de Esperanto, en pluraj landoj aperis poŝtmarkoj pri Esperanto, kiuj honorigis la movadon de internacia lingvo.
 
== Martinus-Instituto ==
'''Martinus-Instituto''' estas esperantlingva grupiĝo subtene al la [[kosmologio de Martinus]].
 
== Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato ==
'''Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato''' estas faka Esperanto-asocio pri internacia luktado kontraŭ malsato, do kontraŭ tro malegala divido de la haveblaj nutraĵoj inter la homaj loĝantoj de la Tero.
 
'''Eksteraj ligiloj:'''
* [http://www.recim.org/globe/solidareco.htm oficiala retejo] ({{eo}})
* [http://www.recim.org/solidareco/mseo110.htm ekzempla reta eldono de la Informilo "Monda Solidareco" n-ro 110 de junio 2014 - en la retejo haveblas ankaŭ la pli fruaj eldonoj]
 
== Por-Esperanta Mormonaro ==