Delfí Dalmau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Delfín Dalmau.png|eta|Delfí Dalmau]]
'''Delfí DALMAU i GENER''' [delfí dalmáŭ i ĵené] (naskiĝinta la {{daton|31|julio|1891}} en [[Figuereso]]; mortinta la {{daton|15|aprilo|1965}}<ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/Aktoj_de_la_Akademio_1963-1967.pdf ''Aktoj de la Akademio 1963–1967,'' 2-a eldono], paĝo 20.</ref>) estis [[kataluna esperantisto]], [[lingvisto]], kaj instruisto de la [[kataluna lingvo|kataluna]], [[hispana lingvo|hispana]], [[franca lingvo|franca]] kaj [[angla lingvo]]j. Fondinto de Dalmau-Liceo en [[Barcelono]], [[1920]], kun filioj en kvin aliaj urboj. Esperantisto de [[1909]]. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de [[Kataluna Esperanto-Federacio]] ([[1924]]-[[1928]]). Fondinto de la Esperanto-movado en [[Bahio Blanka]] ([[Argentino]]). Kunlaborinto, redaktoro de ''[[Kataluna Esperantisto]]''. Premiito kaj juriano de la [[Internaciaj Floraj Ludoj]]. Kunlaboris en ''[[La Revuo]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'' kaj ''[[Heroldo de Esperanto]].'' Aŭtoro de du [[Katalunlingva literaturo|katalunaj]] romanoj kaj pluraj eseoj, kaj de avangarda pedagogiaj verkoj por la kataluna (i.a. la unua surbendigita lernomaterialo, en la 1930-aj jaroj, kun la voĉoj de [[Pompeu Fabra]] kaj [[Mercè Rodoreda]]). En [[1933]] li fondis la katalunlingvan semajnan kulturan gazeton ''Clarisme'', kie regule aperis materialoj pri esperanto, i.a. tradukoj el ĝi (nemalofte kiel ponta lingvo). Post la [[Hispana Civitana Milito|milito]] li estis kondamnita al dudek jaroj da mallibero pro sia katalunisma aktiveco, el kiuj li efektive pasigis en karcero jaron kaj duonon. Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de [[sociolingvistiko]].