Ð: Malsamoj inter versioj

58 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
korekti ligilon al Internacia Fonetika Alfabeto
(→‎Aliaj signifoj: Veraj unikodaj kodoj.)
(korekti ligilon al Internacia Fonetika Alfabeto)
'''Ð''', minuskle '''ð''', estas litero de la [[Feroa lingvo|Feroa]] kaj [[Islanda lingvo|Islanda]] lingvoj, inventita dum frua [[Mezepoko]] de [[Anglosaksoj|Anglosaksaj]] [[monaĥo]]j por la [[Anglosaksa lingvo|Anglosaksa]] kaj poste kopiita de [[Islando|Islandaj]] skribistoj.
 
Ĝi ankaŭ havis disvastiĝon en [[Norvegio]] kaj en diversaj [[Vikingaj kolonioj]], ĉar la lingvoj [[Praislanda lingvo|Prasislanda]] kaj [[Pranorvega lingvo|Pranorvega]] ja esence identis. Moderntempe ĝian minusklon uzas ankaŭ [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]]. Ĝi ĝenerale havas la prononcon [ð] (laŭ [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]]), krom en la Feroa, kie ĝi tute ne prononcatas, havanta nur [[ortografio|ortografian]] funkcion. Islande ĝi havas la nomon ''eð''. Alilingve tiu sono ofte (trans)skribatas kiel ''th'' [[Angla lingvo|anglamaniere]] (kiel en Angla ''fa''th''er'' "patro"), ''d'' [[Dana lingvo|dan]]- kaj [[Hispana lingvo|hispanmaniere]] (kiel en Dana ''fa''d''er'', Hispana ''pa''d''re'', ambaŭ "patro"), ''dh'' [[Svahila lingvo|svahilmaniere]] (kiel en Svahila ''fe''dh''a'' "mono"), aŭ malofte eĉ ''dd'' [[Kimra lingvo|kimramaniere]] (kiel en Kimra ''he''dd''iw'' "hodiaŭ").
 
En la lingvoj Islanda kaj Anglosaksa la sono [ð] estas [[alofono]] de [θ], skribita ''[[Þ]]''. En kelkaj antikvaj dokumentoj ambaŭ skribitas kiel ''Þ'', ''þ''. Modernislande kaj en modernaj eldonoj de Anglosaksaj tekstoj, oni kutime uzas la du literojn reciproke neinterŝanĝeble en malsamaj pozicioj: Þ silabkomence, kaj Ð en aliaj pozicioj. Por trovi Islandan vorton komencantan per la sono [ð]/[θ], oni do ĉiam serĉu en vortaroj sub Þ.
228

redaktoj