Wanda Dynowska: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3848345)
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
'''Wanda Dynowska''' (ankaŭ: '''Umadevi''', alie ''diino Uma'', ''Lumeca Animo'') (naskiĝis la 30-an de junio 1888 en [[Sankt-Peterburgo]], mortis la 20-an de marto 1971 en [[Majsur]]) – pola verkistino, tradukistino, socia aktivistino, popularigantino de [[teologioteozofio]] kaj [[filozofio]] de [[hinduismo]] en [[Pollando]]. Ambasadorino de la [[Barato|barata]] kulturo kaj la pola, adeptino de karma[[jogo]], fondintino kaj gvidantino de eldonserio [[Pola-Barata Biblioteko]].
 
==Biografio==
'''Juneco'''
 
Ŝi estis filino de advokato Eustachy kaj Helena Sokołowska. Infanecon kaj junecon pasigis en familia bieno Istalsno, apud urbeto Lucyn (latve: Ludza). Multflanke edukiĝis, lerte ekposedis la [[franca]]n lingvon, [[itala]]n, [[hispana]]n, [[latva]]n kaj [[rusa]]n. Studis [[romanistiko]]n ĉe [[Jagelona Universitato]] en [[Krakovo]] kaj ĉe Universitato en [[Laŭzano]]. Interesiĝis pri [[teozofio]], kiu alkondukis ŝin al ekkono de la kulturo kaj religioj de [[Barato]] kune kun problemo de [[reenkarniĝo]].
 
'''Agado teozofia kaj socia'''
Linio 12:
De 1921 redaktis ''Przegląd Teozoficzny'' (Teozofia Revuo), poste ''Myśl Teozoficzna'' (Teozofia Penso) kaj ''Biuletyn Teozoficzny'' (Teozofia Bulteno). Ŝi publikis proprajn laboraĵojn kaj tradukojn de la [[angla literaturo]].
 
En 1923 iĝis ĝenerala sekretario de Pola Teozofia Societo. En pluraj polaj urboj lekciis, iniciatis fondon de [[kooperativo|kooperativa]] eldonejo Adyar, tradukis okcidenteŭropan literaturon teozofian.
 
Kiel plimulto de polaj teozofoj[[teozofo]]j Wanda Dynowska apogis marŝalon [[Józef Piłsudski]]. Ŝi fondis organizaĵon de Polaj Servuloj, agantan favore al kulturaj kaj sociaj aferoj. En 1926 dum la [[maja puĉo]] Servuloj apartenis al la plej dediĉaj [[kuriero]]j de Piłsudski.
 
'''Agado en Barato'''
Linio 26:
Tiun ĉi agadon rompis eksplodo de la [[dua mondmilito]]. Dynowska sensukcese provis atingi Pollandon, sed pro [[vizo|vizaj]] problemoj devis reveni al Barato.
 
Post la reveno kun konsilo de Ramana Maharŝi komencis traduki [[Bhagavadgitao]]n, la plej sanktan libron de hinduoj. Dum la unuaj tri jaroj de laborado por pola [[konsulo (diplomatio)|konsulejo]] en [[Mumbajo]] ŝparis ¾ da sia salajro, kio iĝis la unua kapitalo por la Pola-Barata Biblioteko, fondita en 1944.
 
Ŝi aranĝis helpon al [[poloj]], kiuj sukcesis forveturi de [[Sovetunio]] kun la [[Pola Armeo en Sovetunio|Armeo de Anders]] kaj tra [[Irano]] atingis Baraton. Dum kvinjara restado de polaj [[ekzilo|ekzilitoj]] ŝi estis ofta gasto en polaj setlejoj, aparte en la tendaro Valivade, nun kvartalo de [[Kolhapur]] en la [[subŝtato]] [[Maharaŝtro]]. Aparte gravan helpon al la polaj infanoj donis barata [[maharaĝo]] [[Digvijaysinhji]].
 
Ŝi kunlaboris kun eminenta [[hindia]] poeto Harischadra Bhatt, tradukisto de la [[pola literaturo]]. En barata gazetaro publikis artikolojn por informi baratan socion pri polaj aferoj. Ŝi aranĝis folkloran ensemblon, kiu rondvojaĝis tra la [[Suda Barato]].
Linio 34:
Fine de la 40-aj kaj komence de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento Dynowska rompis ĉiujn formalajn ligojn kun [[organizaĵo]]j, al kiuj ŝi pli frue apartenis.
 
Post la [[dua mondmilito]] ŝi dufoje vizitis Pollandon: en 1960 kaj 1969. La unua kaj dua vizitoj daŭris po kelkaj monatoj, dum kiuj ŝi multe prelegis kaj renkontiĝadis., malgraŭ malhelpo de komunistaj sekurecaj servoj.
 
'''Agado favore al Tibeto
Linio 40:
Aŭguste 1960 Wanda Dynowska estis akceptita de episkopo [[Karol Wojtyła]], al kiu ŝi oferis eldonitajn de si volumojn de Barata Antologio. La dua aŭdienco okazis novembre 1969, kiam ŝi prezentis al li senesperan situacion de la [[tibeta]] nacio. La [[kardinalo]] esprimis sian profundan kompaton kaj promesis fari [[meso (diservo)|meso]]n intence al murditaj kaj vivaj [[tibetanoj]].
 
En 1960 Dynowska decidis labori inter tibetaj infanoj, kiuj dum [[ĉinoj|ĉina]] invado kaj transiro de [[Himalajo]] perdis gepatrojn. Ŝi veturis norden al himalaja [[Dharamsala]] (sidejo de [[dalai-lamao]] kaj granda grupiĝo de [[tibetanoj]]) kaj tie aranĝis helpon: nutrigo, instruo de la [[angla]] kaj de aliaj lernobjektoj, kudrado de roboj kaj pretigo de ekipaĵoj por [[lernejo]]. Ŝi trovas lernejojn kaj lokojn en internulejoj por [[junularo]] en diversaj lokoj de Barato kaj ekster ĝiaj limoj kaj por ne malgranda grupo akiras stipendiojn, i.a. [[Svislando|svisajn]]. Ŝi restas kun daŭra kontakto kun la [[Tenzin Gjaco|14-a dalai-lamao]] kaj lia akompanantaro). Kun paso de la jaroj ŝi pli kaj pli da tempo dediĉis al la tibeta kulturo kaj klerigado.
 
En 1970 ŝia sano rompiĝis pro kio translokiĝis al [[katolikismo|katolika]] [[monaĥejo]] en Majsore[[Majsur]]. Dum plia malboniĝo ŝi rifuzis preni medikamentojn. La 20-an de marto 1971 aŭskultis katolikan diservon kaj akceptis [[komunio]]n, kaj vestita en ruĝa [[sario]], en klasika medita pozicio eniris [[tranco]]n. Mortis antaŭ noktomezo la saman tagon.
 
Laŭ ŝia lasta volo la saman nokton tibetanoj forprenis ŝian korpon al Bylakuppe, kie ĝi estis [[kremacio|bruligita]] kaj [[lamao]]j kun loka loĝantaro faris funebran ceremonion.
Linio 52:
==Bibliografio==
Kazimierz Tokarski, ''Wanda Dynowska-Umadevi: A Biographical Essay'', en: "Theosophical History, A Quarterly Journal of Research, Volume V, No. 3 July 1994 ISSN 0951-497X
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Maurycy Frydman]]
* [[Leon Cyboran]]
 
==Eksteraj ligiloj==
Linio 63 ⟶ 67:
[[Kategorio:Polaj hindologoj]]
[[Kategorio:Poliglotoj]]
[[Kategorio:Mistikuloj]]
[[Kategorio:Hinduismo en Pollando]]