Ossian: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Kvankam la verko ''Ossian'' ne plu estas rigardata kiel aŭtenta, ĝi almenaŭ atentigis la mondon pri la fakto, ke la gaela lingvo vere posedas antikvegajn kaj ege valorajn tradiciojn, kiuj inkludas epopeojn kaj poemciklojn kompareblajn kun la grekaj kaj latinaj klasikaĵoj.
 
Senkonsidere ĉu oni rigardu Macpherson kiel fraŭdulon aŭ kiel imagplenan kaj inventema poeto, iu eldonaĵo de la Skotgaela Literatura Societo (''Comann Litreachas Gàidhlig na h-Alba''), volumo 23, kiu aperis en la jaro 2015, provizas atestaĵon ke la publikigado de Ossian, maldirekte instigis la presadon de literaturo en la gaela lingvo. La koncerna libro estas ''Laoidhean Spioradail Dhùghaill Bhochanan'' (“La spiritaj himnoj de Dugald Buchanan”. Buchanan (1716-69) estis lernejestro en la graflando Perthshire (Skotlando), kiu ekde la jaro 1750 estis dungita de la eduka instanco SSPCK (“Skota societo por la antaŭenigo de kristana scio”). Post la malsukceso de la jakobista ribelo de 1745, la gaela lingvo kaj kulturo estis malpermesita, kaj malobeantoj devis suferi mortopunon. Oni postulis ke ĉiuj lernejoj en la nordskotlanda Altejo instruu nur en la angla lingvo. La gaela lingvo devis esti elradikita, kaj tiel la sendisciplinaj kaj ribelemaj gaeloj estus “civilizitaj”.
Dugald Buchanan, respektita instruisto kaj renoma religia poeto troviĝis sin profunde influita post legado de skribaĵoj fare de anglaj puritanoj, kaj sekve komponis sian faman verkon ''Spiritaj himnoj'', en altkvalita skotgaela lingvaĵo kiu parte respegulas la klasikan gaelan lingvon komunan al la bardoj de Irlando kaj Skotlando. En sia lernejo, li obeeme kaj diligente sekvis la postulojn de la SSPCK kaj de la regantaj aŭtoritatoj, nome, ke nur anglalingvo kaj protestanta religio estu instruataj al la infanoj. Tamen, ekster la klasoj, li gaeligis kelkan puritanan skribaĵon, kaj kunlaboris ĉe la preparo de la gaela Nova Testamento. Tiuj publikigaĵoj, precipe la NT, kaj la poste eldonita kompleta Biblio, iĝis gravaj faktoroj je la antaŭenigo de legkapablo en la gaela lingvo.
Kiam Buchanan havis okazon legi Ossian, li estis profunde imponita, kaj supozante ke ĝi estis aŭtentika, li estis instigita reaprezi la valoron de la verajn tradiciojn kaj la riĉan kulturan heredaĵon de la gaeloj. Samtempe liaj mallarĝaj puritanaj konceptoj iĝis pli vastaj kaj liberaj kiam li trovis sin influita de la skota klerisma movado. Li skribis leteron al la kavaliro James Clerk, la ĉefa antikvaĵisto de la klerisma movado, proponante ke iu (supozeble Buchanan mem) vojaĝu al la insuloj kaj okcidenta marbordo de skotlando, kaj kolektu la komponaĵojn de la antikvaj kaj modernaj bardoj, en kiuj ekskluzive oni povus trovi la lingvon en pura formo. (Multe pli malfrue, nome, en la 19-a kaj 20-a jarcentoj), tiu tasko estis entreprenita le kolektantoj kiel Alexander Carmichael kaj la lordino Evelyn Stewart Murray. Poste, tiun materialo estis registrita kaj daŭrigita de la Skola de skotgaelaj studado kaj la Skotgaela Literatura Societo.
Sekve, eble oni rajtas pretendi ke la efiko de la legado de Ossian sur Dugald Buchanan eventuale kondukis al la disponebleco de libroj presitaj en la gaela lingvo (kaj ne nur religia materialo), ekde la malfruaj jaroj de la 19-a jarcentoj, kaj al la apero de matura gaela literaturo en la 20-a kaj 21-a.
 
Fontoj:
''Laoidhean Spioradail Dhùghaill Bhochanan'' (“La spiritaj himnoj de Dugald Buchanan”), redaktoro: profesoro Donald Meek, eldonita de la Skotgaela Literatura Societo, volumo 23, Glasgovo, 2015
 
''Carmina Gadelica'', Alexander Carmichael, presita de T. & A. Constable, Edinburgo, 1900.
 
''Tales frm Highland Perthshire'' (Rakontoj el la altejo de graflando Perthshire) kolektita de lordino Evelyn Stewart Murray, tradukitaj kaj redaktitaj de Sylvia Robertson kaj Tony Dilworth, Skotgaela Literatura Societo, volumo 20, Glasgovo, 2009.
 
== OSSIAN – OISEAN - OÍSIN ==
Linio 47 ⟶ 59:
== Fontoj ==
 
* ''The Poems of Ossian in the Original Gaelic with a literal translation into English and a dissertation on the authenticity of the poems'', James Macpherson & Archibald Clerk, Edinburgo, 1870.
 
* ''The Poems of Ossian in the Original Gaelic'' - James Macpherson & John McArthur & Melchiorre Cesarotti & Highland Society of London, Memphis, represo 2012.
 
* ''Popular Tales of the West Highlands'' (4 volumoj), J. F. Campbell, Paisley, 1890.
 
* ''Carmina Gadelica (Ortha nan Gàidheal)'' (5 volumoj), Alexander Carmichael, Edinburgo, 1900-1954.
 
* ''The Companion to Gaelic Scotland'', profesoro Derick S. Thomson, Glasgovo, 1994.
 
* ''Die Leiden des jungen Werther'', Johann Wolfgang von Goethe, Leipzig, 1774.
 
* ''A short account of Persons and Places mentioned in old Gaelic folk-tales and Poetry'' (aldonaĵo al la vortaro ''The Illustrated Gaelic-English Dictionary / Faclair Gàidhlig agus Beurla le Dealbhan'', Edward Dwelly, Glasgow, 1974).