Pop-rokmuziko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Pop-rokmuziko''' estas kategoriiga termino por muzikaj stiloj, kiuj kombinas elementojn de popmuziko kaj rokmuziko. Laŭ muzikaj kritikistoj la pop-rokmuzikaj muzika...' |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Pop-rokmuziko''' estas kategoriiga termino por muzikaj stiloj, kiuj kombinas elementojn de [[popmuziko]] kaj [[rokmuziko]].
Laŭ muzikaj kritikistoj la pop-rokmuzikaj muzikaĵoj ofte havas pli simplan strukturon, facile memorigeblajn melodiojn kaj multajn ripetojn de la [[refreno]] - konstatendas ke la difinaj kriterioj iom dependas de persona juĝo.<
Estas precipe muzikĵurnalistoj de konataj muzikaj revuoj kiel [[Billboard (revuo)|Billboard]], kiuj difinas ĉu muzikisto aŭ muzika grupo nomiĝu "pop-rokmuzika". En la [[1970-aj jaroj]] konataj "pop-rokmuzikistoj" estis [[Elton John]], [[Paul McCartney]] kaj [[Fleetwood Mac]], dum en la [[1980-aj jaroj]] aparte sukcesis [[Billy Joel]] kaj [[George Michael]]<ref name=allmusic>[http://www.allmusic.com/style/ma0000004443 artikolo "''Pop-rokmuziko'' en la retejo ''allmusic.com''] ({{en}})</ref> Pliaj modernaj pop-rokmuzikistoj estas ekzemple [[Vanessa Carlton]], [[Avril Lavigne]], [[Miley Cyrus]], [[Pink]] kaj [[Tokio Hotel]]. Kaj inter la esperantlingve kantantaj grupoj "pop-rokmuzikaj" nomindas precipe [[TEAM]].
|