Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Hermann Behrmann''' (naskiĝis la 12-an de julio 1935 en [[Zeven]]) estas germana esperantisto.
 
Li studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en [[Bielefeld]] kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en [[Paderborn]]. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso [[Esperanto programita]]. Tiu ĉi kurso eldoniĝis (kun sondiskoj aŭ sonkasedo) unue en la germana lingvo, poste ankaŭ en la nederlanda ([[1971]]), angla ([[1972]]) kaj pliaj lingvoj.
 
Li fondis ĉirkaŭ la jaro [[19701969]] Esperanto-eldonejon en [[Löhne]]. Post lia translokiĝo al [[Paderborn]], estiĝis el ĝi la [[Esperanto-Centro Paderborn|Esperanto-Centron Paderborn]], kiu funkciisregistriĝis kiel Esperanto-eldonejoasocio kajlaŭ libroservogermana juro en [[1977]]. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn aŭ kasedojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en [[1980]], la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro [[1988]], kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de [[Richard Schulz]] - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la [[Analiza Skolo]]. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmode, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino).
 
Ĉirkaŭ la jaro [[1998]] Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al [[Berlino]]. La Esperanto-Centro daŭre funkcias tie kiel esperanta libroservo, tamen en malpli grandaj salonoj kaj kun multe malpli altaj [[spezo]]j ol iam en Paderborn.