Zelo (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligilo
e Ligilo
Linio 5:
Zelo estis prezentita kiel sacerdoto portanta lampon per una mano kaj vipon per la alia. Poste, la [[Katolika Eklezio]] verŝajne adaptis tiun figuron al sia doktrino, konsiderante nur liajn atributojn rilantajn al religia fervoro. Tiucele, oni aldonis flugilojn al la prezentado de Zelo, kaj anstataŭis liajn lampon kaj vipon per [[evangelio]] kaj fajr-glavo. Oni prezetadis lin kiel juna religiulo flamkronita kaj preta batali kontraŭ idol-kultado.<ref>[[François Noël]]. ''[[Dictionnaire universel de la fable et de la mythologie]]'', s.v. ''Zelus''.</ref> Kiam li simbolas envion, oni priskribas lin kun minaca aspekto, mishumora brov-kunŝovo kaj fiparolanta. Li akompanadas mizerulojn kaj delektiĝas en malbono.<ref>Heziodo. ''Taskoj kaj tagoj'', 175 kaj sekv.</ref> Krome, aludante rivalecon, oni prezentas lin kiel kruela povulo kies nefleksebla glavo apartigas gefilojn el gepatroj, rompante amojn, amikecojn kaj heroaĵojn kun plia efiko ol fajro.<ref>[[Opiano]]. ''Cynegetica'', 33.236 kaj sekv.</ref>
 
Pro siaj atributoj, oni identigis Zelon al la dajmono [[Agono #Agono en atletiko kaj religio|Agono]], spirito de konkuremo kaj defio kiu ricevadis kultadon en [[Olimpio]], kaj pro tio li estis tre ligita al la dajmonino [[Erisa]], kiu simbolas la disputon komprenatan kiel mova forto de konkurado. Aldone, oni ankaŭ konsideris [[Ftono]]n, personigo de la romantika ĵaluzo, iamaniera ekvivalento de Zelo.
 
== Eksteraj ligiloj ==