Loĝdomo de la Mozartoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Priskribo==
Post kiam la loĝejo en la strateto Getreidegasse nr 9 ([[Naskiĝdomo de Mozart|naskiĝdomo de [[Wolfgang Amadeus Mozart]]) iĝis tro mallarĝa la familio transloĝiĝis en 1773 en la t.n. ''Tanzmeister-domo'' sur la tiama Hannibal-placo.
 
Hodiaŭ gastigas la domo muzeon, kiu montras la staciojn de la Mozartoj. La nova granda loĝejo ofertis sufiĉe da spaco por renkontiĝoj kun amikoj kaj muzikistoj. De 1773-87 skribitis fare de la familianoj 232 ĝis hodiaŭ konataj leteroj kaj 215 estis adresitaj al la Mozartoj disde alie. Multaj ne plu ekzistas aŭ perdiĝas. En 1778 mortis la patrino Wolfgang Amadeus en [[Parizo]] kaj en 1784 la fratino Nannerl edzinigite transloĝigis al St. Gilgen ([[Distrikto Salzburg-Umgebung]]). Do [[Leopold Mozart]] sole ekloĝis surloke. En la 25.7.1785 naskiĝis tie ĉi lia nepo Leopold Alois Pantaleon kaj lasitis sub la zorgo de la avo. Post lia morto (28.5.1787) la domo havis plurajn posedantojn.
 
[[dosiero:Salzburg Mozarts Wohnhaus c1860 ubs G 0693 II.jpg|eta|maldekstra|250px|<center>bildigo de la domo ĉirkaŭ la jaro 1860]]
 
== Historio doma==
La unua endokumenta mencio estis en la 1617-a jaro. Ĝis 1685 ĝin konsistigis du memstaraj domoj. En 1711 permesitis al Lorenz Speckner fari dancadkursojn surloke por nobeloj. El popolnombrado farita en 1713 konatas ĝia nomo kiel "Dancmajstrodomo/Tanzmeisterhaus". Al la dancmajstro kaj kameristo Franz Karl Gottlieb Speckner, filo de Lorenz, transdonitis la domo en la 9.9.1739. Tiutempe danclerniganto havis gravegan rolon ĉar li ne nur dancigis la nobelojn junajn sed ankaŭ preparis ilin por la malfacila kortega kondutaro ceremonia.