Seksa revolucio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Seksa liberiĝo signifis la pretendon kaj plenan reakiron de la homa korpo kaj [[nudeco]], de la [[sekseco]] kiel integra parto de la individua kaj socia homa kondiĉo kontestante la tradician rolon de virinoj kaj sekve ankaŭ tiun de viroj, kaj la [[Geedzeco|geedzecon]].
 
La seksa revolucio kondukis al la disvastiĝo de ĉiaj seksrilatoj kaj al la ĝenerala akcepto de antaŭgeedziĝa seksumado, la agnosko kaj normaliĝo de [[samseksemo]] kaj aliaj formoj de sekseco. Ĝi kaŭzis plioftiĝon de negeedziĝintaj paroj, malfruiĝon de la aĝo de geedzeco, naskiĝojn de infanoj ekster geedzeco, [[Samseksaj edzeco kaj edzineco|edz(in)iĝojn kaj civilajn kuniĝojn]] inter samseksuloj kaj ankaŭ la aperon de novaj tipoj de [[Familio|familioj]] (solpatr(in)ecaj kaj samsekspatr(in)ecaj) .3
 
La seksa liberiĝo estis ebla danke al la disvastiĝo kaj populariĝo de [[Kontraŭkoncipilo|kontraŭkoncipiloj]] ([[kontraŭkoncipa pilolo]], enutera pesario, [[kondomo]], urĝa kontraŭkoncipa pilolo) kaj laŭleĝigo, en multaj landoj, de la limdatoj por la praktiko de [[aborto]] laŭ virina peto. Ĉi tiuj procedoj apartigis la seksumadon disde la [[Reproduktado|reproduktiĝo]].